• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-05 16:45:08    
Ĉina totala detala sumo de sociaj konsumaĵoj atingos 7 500 miliardojn da juanoj en 2006

cri
Ĉina totala detala sumo de sociaj konsumaĵoj atingos 7 500 miliardojn da juanoj en 2006

La 'Raporto pri Disvolvo de Ĉina Konsumaĵa Merkato', plej freŝe publikigita de la ĉina Ministerio pri Komerco, montras, ke en la kuranta jaro la skalo de ĉina konsumaĵa merkato kontinue plivastiĝos, oni antaŭkalkulis, ke la totala detala sumo de sociaj konsumaĵoj atingos 7 500 miliardojn da juanoj, pli multe je preskaŭ 13% ol en 2005.

La raporto diras, ke en la kuranta jaro, la ĉina kampara konsumo espereble rapide pliiĝos.

Estro de ĉefstabejo de Ĉina Dogano apelaciis al doganoj de diversaj landoj kunlabori por reteni atencon al intelekta proprieto

La 3-an de aprilo en Pekino, estro de ĉefstabejo de Ĉina Ĝenerala Dogano sinjoro Mu Xinsheng esprimis, ke por efike reteni disvastiĝon de translanda kontraŭleĝa agado, t.e. atenco al intelekta proprieto, doganoj en diversaj landoj bezonas establi vastan kaj profundan kunlaboran sistemon.

Ĉina-Portugala Forumo ludis pozitivan rolon en akcelo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj

La 3-an de aprilo en Aomen, okazis la labora kunveno de la Forumo pri Ekonomia kaj Komerca Kunlaboro inter Ĉinio kaj Portugal-lingvaj Landoj. Ĝenerala sekretario de la konstanta sekretariejo de la forumo s-ro Wang Cheng'an esprimis, ke la Ĉina-Portugala Forumo ludis pozitivan rolon en akcelo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj.

La menciita forumo estas oficiala forumo pri nepolitika internacia ekonomia kaj komerca kunlaboro kaj celas plifortigi ekonomian kaj komercan interfluon kaj kunlaboron inter Ĉinio kaj portugal-lingvaj landoj.

Funkcios en 2010 ekspresa fervojo de Pekino ĝis Ŝanhajo

La 3-an de aprilo, la ĉina Ministerio pri Fervojo proklamis, ke la ekspresa fervojo de Pekino ĝis Ŝanhajo baldaŭ ekkonstruiĝos kaj laŭplane funkcios en 2010.

En la lasta monato la ĉina registaro sankciis la proponon por konstrui la ekspresan fervojon, kiu alprenos al sia konstruado ekspres-relan teknikon.

La ĉina Ministerio pri Fervojo esprimis, ke la ekspresa fervojo estos pasaĝera fervojo, la projektita hora rapideco estos 350 kilometroj, la tuta veturado estos 5 horoj, mallonge je 9 horoj ol la nuna veturado.

Ĉinio liveros krediton je 40 miliardoj da juanoj por subteni disvolvon de nacimalplimultaj regionoj

En la estontaj 5 jaroj, ĉina Ŝtata Ekspluata Banko liveros politikan krediton je 40 miliardoj da juanoj por subteni disvolvon de nacimalplimultaj regionoj.

La politika kredito de la ĉina Ŝtata Ekspluata Banko estos uzata ĉefe por subteni konstruadon de bazaj instalaĵoj, socian aferon kaj talentulan trejnon de nacimalplimultaj regionoj.