• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-05 16:45:08    
Disvolvo de Tianjin-a Unua Aŭta Akcia Limigita Korporacio

cri
Kiam multaj ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj produktas aŭtojn kun fremdlandaj markoj, iuj entreprenoj evitis la merkatojn de mezgradaj kaj altgradaj aŭtoj, en kiuj troviĝas multaj fremdlandaj markoj kaj akra konkurenco, sed sin dediĉas al esplorado kaj ekspluatado de malaltgradaj aŭtoj kun malgranda ellasa kvanto. En 2005 la venda kvanto de aŭtoj kun la marko Xiali, produktitaj de la ĉina Tianjin-a Unua Acia Aŭta Limigita Korporacio, atingis 200 mil, okupis 30% de la merkato de la samatipaj aŭtoj. Sinjoro Wang Gang, ĝenerala direktoro de la korporacio, sciigis raportiston, ke longtempa persistado en la disvolvo de aŭtoj kun sendependa marko estas la grava kialo de ilia sukceso.

"Almenaŭ en 15 jaroj ni subtenis la korporacion tute pere de propraj esplora kaj ekspluata sistemo, produkta sistemo kaj administra sistemo, disvolviĝis ĝis nun. Nun ni jam posedas tute sendependan motoran fabrikan fabrikon, rapidŝanĝan aŭton kaj plenajn aĉetan kaj vendan retajn sistemojn."

En la fino de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la komenco de ĉi tiu jarcento, pro malalta grado pri la marko, aŭtoj kun la marko Xiali ne estis varme bonvenigata en la merkato. Sed tiam la Tianjin-a Unua Aŭta Akcia Limigita Korporacio ne forlasis, alie pliigis investon por esplorado kaj ekspluatado, la korporacio fortigis kreon de energioŝparaj kaj mediprotektaj aŭtomobiloj, finfine aŭtomobiloj de la korporacio akiris konon de konsumantoj. Nun, la korporacio celas tion, ke en 2010 oni realigos ĉiujare vendi milionon da aŭtomobiloj kun sendependa marko.

Vidinte la sukcesan travivaĵon de Tianjin-a Unua Aŭta Akcia Limigita Korporacio, pli kaj pli da ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj rigardis sendependan esploradon kaj ekspluatadon kiel la estontan disvolvan ĉefan punkton. Sinjorino Wang Fengying, ĝenerala direktorino de ĉina Grandmura Aŭta Limigita Korporacio, opiniis, ke nun ĉinaj entreprenoj celas ne nur aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto, sed ankaŭ pli altan celon. Ŝi diris:

"Nun la kono de la internacia merkato pri ĉina aŭto, krom la supereco de la komparo inter kvalito kaj prezo, estas surpriza en la teknika progreso kaj la kvalita altiĝo. Sur la kampo de konsumo de mezgradaj aŭtoj, ĉinaj aŭtoj okupis grandan spacon."

Por frue realigi sendependan kreon, ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj alprenas multajn metodojn por fortigi kapablon de esploro kaj ekspluato.

Sinjoro Liu Shijin, vicestro de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke por aŭtaj produktaj entreprenoj, kiuj faras sendependan kreon, la ĉina registaro devas doni subtenon al ili politike kaj kapitale:

"Por iuj teknikoj, la forto de unu entrepreno estas ne sufiĉa. Sed por longtempa disvolvo de la fako, sendependa kreo estas tre grava. Iuj programoj de sendependaj esploro kaj ekspluato bezonas organizon de la registaro kaj bezonas necesan kapitalan subtenon el la registaro."

Nun, la ĉina registaro jam enlistigis aŭtomobilojn kun sendependaj markoj en nomon de aĉeto de centronivelaj registaroj kaj stimulis kunligon kaj reorganizon de aŭtaj produktaj entreprenoj.