• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-05 17:20:13    
Chuan-plado (foto)

cri

Chuan-plado estas ĝenerala nomo de la pladoj en Sichuan-provinco. Ĝi estas unu el la 8 ĉefaj pladserioj de Ĉinio. En antikveco, pro la danĝero de la vojoj de Sichuan-provinco kaj riĉaj produktoj tie, la popolo tie disvolvis siatrajtan kulturon de trinko kaj manĝo.

Chuan-plado jam havas pli ol 2000-jaran historion kaj pli ol 4 000 specojn. Inter ili estas 1 000 specoj ofte viditaj en bankedo. Chuan-plado amplekse uzas askalonon, zingibron, kajenan pipron, anizon, kapsikon kaj aliajn kondimentojn kaj altatentas spicadon. La klasika gusto de chuan-plado miksite konsistas el saleco, dolĉo, acideco, sensenteco, pikeco kaj amaro.

Oni ofte uzas sensentigan kaj pikan gustigaĵojn en Chuan-plado. La popolo de Sichuan-provinco ŝatas tiajn pladojn pro la humida klimato tie. La averaĝa temperaturo estas 16-18℃.En Sichuan-provinco, estas multe da pluvo. Pro la speciala topografio la humida aero ne povas eliri. Kapsiko povas forigi humidan aeron, ŝvitigi kaj bonigi la stomakon. Kajena pipro povas forigi malvarmecon kaj ĉesigi doloron. Tial sensentiga kaj pika gustigaĵoj formas karakterizon de Chuan-plado.

Sed Chuan-plado ne nur estas sensenta kaj pika. Ankaŭ estas aliaj gustoj, dolĉa, sala, acida kaj amara. La karakterizo de Chuan-plado estas tio, ke kuiristo uzas kelkajn gustigaĵojn en unu plado por elstarigi la ĉefan guston.

Chuan-plado taŭgas por preskaŭ ĉiaj homoj, ekzemple altklasa bankedo, ordinara bankedo, popolo-plado kaj tiel plu. La tradiciaj pladoj de Chuan-plado estas ordinara tripango, fritita ŝarka naĝilo kaj herbodroga anaso. Ankaŭ estas aliaj malmultkostaj pladoj en ordinaraj restoracio. Pro la simplaj materialoj de la plado "huiguorou" kaj "douhua", ili fariĝis ĉiutagaj manĝaĵoj hejme kaj restoracie. La manĝeto lampa ombro el bovaĵo estas tre mirinda. La plato de bovaĵo estas tre maldika, ke oni povas vidi la ombron de la plateto sub lampo. Tiuj manĝetoj havas profundan lokan trajton kaj riĉigas Chuan-pladon.

La popolo de Sichuan-provinco ŝatas la kulturon de manĝado. La specoj de manĝaĵoj pli kaj pli noviĝas. Tio ne nur estas bezono por vivi kaj disvolvi, sed ankaŭ por ĝui la vivon. La popolo de Sichuan-provico gajnas multe da intereso el manĝado.