• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-06 08:16:58    
Sobra Verkisto

CRI
Kara retleganto, ni jam menciis Xi Chengzheng, kies pseǔdonimo estas Xirong kaj kiu verkis kun Ma Feng la romanon "Herooj de Luliang-montaro". Xi Chengzheng naskiĝis en la gubernio Puxian de la provinco Shanxi, 1922. Li estas do samprovincano kaj samaĝulo de Ma Feng. Ankaǔ samjare (en 1938), li partoprenis en la revolucio. Vintre de 1940, li vizitis kadran kurson sub Lusin-a Arta-Literatura Instituto en Yan'an. En 1942 li komencis publikigi novelojn, kiuj kuniĝis poste en kolektojn "Tritika Rikoltado", "Granda Afero por la Vivo" (pri geedziĝo), "Knabina Sekreto" kaj "Riĉa Rikolto".

Xirong (Xi Chengzheng) ĉiam alte taksis edukan rolon de literaturo. En 1979 li diris, "Mi profunde konas, ke deviante de vereco de la vivo literaturaj verkoj ne havas veran artan vivon" (en epilogo de novelaro "Enurbiĝo de Song Laoda"). Ĝuste pro tia konado li nek donis ekscesajn odojn al tiama maldekstreco nek faris troan tuĉadon al la tiel nomata "klasbatalo", sed elvolvis el sia propra travivaĵo pozitivajn temojn kaj trafajn objektojn. Liaj verkoj spegulas ĉefe la procezon de tio, kiel en la periodo de transiro el privata posedanteco en la kolektivan, kamparanoj kaj baznivelaj kadroj konkeras malnovajn ideologion, kutimon kaj moralan koncepton.

Vilaĝaj kadroj estas ĉefherooj de plejpartaj verkoj de Xirong, kiu siatempe tre atentis problemon pri ideologio kaj konduto. Li do draste kritikis subjektivismon, krudecon, arogantecon, ordonemon, senprincipecon, egoisman departementismon kaj... respektive en "Vintra Nokto", "Konstruado de Ĉevala Stalo", "Eklektika Kadro" kaj aliaj noveloj. En novelo titolita "Evento pri Kuraco" la aǔtoro faris skurĝadon al burokratismo kaj ultramaldekstra koncepto kaǔzantaj akcidenton kaj damaĝon rilate al problemo pri deveno de familio kaj tiu pri esotera recepto el la ĉina medicino. "Riĉa Rikolto" prezentas ideologian bataladon inter kadroj de agrikultura kooperativo en la procezo de plantado de maiza specio nomata "Ora Imperiestredzino", reliefe montrante, ke en la produktado estas damaĝe, ke oni blinde obeas superulon. Ĉi tiu novelo, verkita en 1963, siatempe manifestis praktikemon kaj racion, instigante al retrospektiva medito pri fanatiko pro "Granda Impeto", aperinta en pli fruaj jaroj.

Ja historia fakto, ke post la fondiĝo de la nova Ĉinio la kamparanaj amasoj estis vigle strebantaj, kun gaja humoro, al la nova vivo, kio plastike speguliĝas en noveloj de Xirong, ekzemple, virinoj brave leviĝis por gajni egalecon kun viroj en pago por sama laboro, rompante feǔdisman katenon (en "Konflikto") – virina emancipiĝo ja signifas liberigon de produkta forto. Por aĉeti aǔ ne kordurojon aminde diketan kaj plaĉe ruĝan, okazis kortikla "komedio" meze de geedzoj, boparencoj kaj gefiloj (en "Kordurojo").

Jen maljuna kamparano ĉaris al urbo por vendi tritikon, konfidite de estro de agrikultura kooperativo, kaj aĉeti produktajn rimedojn (en la novelo titolita "Enurbiĝo de Song Laoda") – la ordinaraj aferoj, apenaǔ menciindaj, kvazaǔ ne atendite, ĉirkaǔbriligis de sube gigantan figuron kiu ege fieras pri potenciĝo de la kolektiva forto kaj ebrias de ĉarmo de la nova vivo, restante optimisma, helpema, malkaŝema kaj tre humura.

En aprilo de la jaro 1962, aperis nova novelo verkita de Xirong kaj titolita "Bofranjo Lai", kun alta nivelo en modlado de homaj figuroj kaj entenigo de ideologio. Kia la bofranjo? Egoisma, arbitra kaj ekstravaganca. Bofranjo Lai, kiu "ne frue ellitiĝas sen gajno". Farante kritikon al ĉi tia tipo de virinoj, la aǔtoro elmetis problemon pri konvena reguligo de rilatoj inter la tri flankoj, ŝtata, kolektiva kaj individua, fakte nur du, la komuna kaj privata. Ĉi tio signifas, ke oni ne nur devas konsideri la interesojn de la ŝtato kaj kolektivo, sed ankaǔ povas zorgi la interesojn de individuo, alie egoismo ekstremiĝus anstataǔ malaperi. Nu, komence porkinoj bredataj de Bofranjo Lai abortis du fojojn, ŝi do deprimiĝis kaj ne volis bredi plu brutojn, ĉar ŝi timis malgajnon kaj ne fidis vortojn de brigada estro. Post kiam la ĝusta politiko de la partio estis praktikata en la vilaĝo, ŝi sentis honton, ridis kaj denove bredis porkojn. Ŝian ŝanĝiĝon kaǔzis ne pompa propagando de kadroj, sed la fakto pri tio, ke la patrino de Lizhu vendis grasan porkon, gajnis per la vendo monon kaj aĉetis ĉion necesan por edzigo de la filo. Pro tio, ke Xirong atente prezentis la procezon de la ŝanĝiĝo de kamparanoj el malnovaj penso kaj kutimo kaj konsideris aprecan guston de legantoj loĝantaj aǔ laborantaj en la kamparo, preskaǔ ĉiuj rakontoj en liaj noveloj estas tre kompletaj, kun granda klareco kaj forta logikeco, tamen tio iom longigas, eble eĉ ĝis eksceseco, iujn rakontojn pro tro detale priskribita procezo.

La lingvaĵo de Xirong estas tre natura kaj flua, ankaǔ freŝa, vigla kaj individueca. Li sufiĉe lerte disponis idiomaĵojn, vulgaraĵojn kaj proverbojn, eĉ slangojn kaj kuriozajn esprimojn.