• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-06 16:52:56    
Vojo de sendependa kreo de ĉina aŭta industrio

cri

Rapide disvolviĝas ĉina aŭta fabrikado, nun la fabrikado jam estas unu el la ĉinaj subtenilaj industrioj, sed en multaj jaroj mankis propra marko en aŭtoj, faritaj de Ĉinio, multaj aŭtoj uzis markojn de fremdaj landoj. Kiel la ĉina aŭta industrio ŝanĝos la stagnan situacion kaj kreos vojon de sendependa vojo? Karaj aŭskultantoj, hodiaŭ ni konigos staton pri ĉi tiu flanko.

En 2005 en Ĉinio, pli ol 80 novaj aŭtoj estis publikigitaj en la merkato, meznombre en 4 tagoj nova aŭto estis publikigita. Sed interalie aŭtotipoj, kiu posedas sendependan markon, estas malmultaj. En multaj novaj aŭtoj, kiuj estis publikigitaj en la komenco de la kuranta jaro, interalie nur pli ol 20% estas aŭtoj, kiuj posedas sendependan markon. Eksplikante tion, vicestro de disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro sinjoro Liu Shijin opiniis, ke alta risko kaj alta kosto estas la grava kialo, ke multaj entreprenoj ne povas fari sendependajn esploron kaj ekspluaton de aŭtotipo:

"Kiam la aŭta industrio troviĝas en la disvolva unuapaŝa periodo, la merkata bezono estas tre granda, per enkonduko de ĝenerala tekniko el fremda lando, oni povas produkti relative maturan produktaĵon kaj akiri profiton en la merkato, ĉi tiu estas elekto. Alia elekto estas esploro kaj ekspluato, sed mankas kapitalo, talentulo kaj tekniko, tiam multaj entreprenoj elektis unue okupi la merkaton sed ne fari esploron kaj ekspluaton."

Sinjoro Liu Shijin opiniis, ke per aĉeto de fremdlanda tekniko, oni vere povas grantii profiton, sed ĉi tiu estas portempa metodo, por la estonta disvolvo, la ĉina aŭta industrio devas iri sur la vojo de sendependa kreo kaj ĉinoj devas posedi proprajn aŭtotipojn kaj produktajn teknikojn. La ĉina registaro jam konis la gravecon de tio. En aprilo de 2005, ĉina dogana ĝenerala departemento kaj la ĉina Ministerio pri Komerco komune publikigis difinon kaj grandmezure altigis impostan doganon de aŭtaj pecoj. Pro la ellaboro de la difino, ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj klare sciis, ke baldaŭ finiĝos la tempo, ke per libera organizo de aŭto oni povas akiri profiton.