• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-06 16:55:08    
Diplomatio por popolo (foto)

cri

En la 26-a de decembro, 2004, en la marareo de Indonezio okazis forta tertremo, kiu kaŭzis raran cunamon de la Hinda Oceano, tio alportis grandan katastrofon al landoj de la Hinda Oceano kaj ankaŭ konsistigis grandan minacon al sekureco de vivo kaj propraĵoj de ĉinaj civitanoj, kiuj loĝis kaj vojaĝis tien.

En la 18-a de januaro, 2005, ĉina ambasadorejo en Irako konfirmis, ke 8 ĉinoj estis forkaptitaj en Irako.

En la 31-a de januaro, 2006, je la 7-a kaj duona horoj laŭ la loka tempo de Egiptio, iu turisma aŭto surportanta ĉinajn hongkong-ajn vojaĝantojn renversis pro superrapideco, 14 homoj mortis kaj 26 vundiĝis.

La menciitaj aferoj estas neatenditaj eventoj renkontitaj de ĉinaj civitanoj transmare kaj ankaŭ kazoj pri damaĝo al laŭleĝaj interesoj de ĉinaj civitanoj. En la lastaj jaroj, amaso da ĉinaj civitanoj eliris la landpordon kaj vojaĝis, laboris, studis aŭ vivis eksterlande. En 2004, la nombro de ellandiĝintaj ĉinaj civitanoj atingis 28 milinojn kaj 500 milojn da homfojoj, en 2005 tiu nombro estis 310 milionoj kaj 20 miloj, rilata al pli ol 200 landoj kaj regionoj. Tio objektive kaŭzis altiĝon de proporcio trafi danĝeron de ĉinaj civitanoj eksterlande. Kiam justaj rajtoj kaj interesoj de ĉinaj civitanoj estas damaĝitaj eksterlande, ĉinaj ambasadorejoj aŭ konsulejoj en aliaj landoj ofte rapide faras reagon kaj liveras helpon al ĉinaj civitanoj en malfaciloj. Tia efikaj kaj ĝustatempa helpado fakte dankas al la urĝa sistemo de konsula protekto de nia lando.

Kio estas konsula protekto? Eksa estro de la konsula departemento de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj Zhang Hongxi konigis:

"Konsula protekto estas grava funkcio de ĉiuj landoj, tiu diplomatia sistemo celas protekti interesojn de la lando. Sekve de disvolviĝo de la socio, ĉinaj civitanoj pli kaj pli multe kontaktiĝas kun eksteraj landoj, tio kompreble alportis diversajn problemojn. Kiel respondeca lando, ni devas liveri diversajn facilojn kaj servojn kaj protekton kaj savon al niaj civitanoj eksterlande laŭ neceso estas la plej simpla enhavo de konsula protekto."

En la antaŭ nelonge fermitaj la 4-a sesio de 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj la 4-a sesio de 10-a Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, sekureco de ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj kaj perfektigo de la konsula protekto estis vaste atentataj de komitatanoj kaj reprezentantoj de la du sesioj. Membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco s-ro Han Fangmin skizis la kune subskribitan proponon "Pri plifortigo de protekto de homsekureco, ekonomia rajto kaj homrajtoj de ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj", apelanciante, ke la ĉina registaro, kiu ludas pli kaj pli grandan influon en internaciaj aferoj, aktive plifortigu helpon al ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj, ekzemple establi perfektan urĝan sistemon pri konsula protekto, konsula atentigo kaj trakto de neatenditaj eventoj.

Membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, nuna estro de la gazeto "Mondaj Scioj" s-ro Zhang Hongxi diris, ke kvankam tre frue komenciĝis la diplomatia laboro de nia lando, tamen la koncepto pri "konsulo" naskiĝis en la Okcidento.

"Naskiĝo de konsulo ĝuste celas protekti interesojn de ĝiaj propraj civitanoj, nia lando celas servi por la popolo, do ĝi kompreneble disvolvos la laboron de konsula protekto. Konsula laboro estas grava konsistiga parto de la diplomatia laboro de iu lando, se iu lando ne povas protekti sian popolon, tio estas ĝia malgloro; se iu diplomato kiu sin dediĉas al konsula laboro ne povas bone protekti miajn samlandanojn, tio estas serioza laborfuŝo." (daŭrigota)