• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-06 19:13:09    
Iom pri ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj

cri

Laŭ konigo, en la lastaj jaroj, konstruado de komputila retejo en ĉinaj diversnivelaj publikaj kulturaj institucioj akiris evidentan progreson kaj akumulis aron da diĝita kultura riĉfonto. Ni prenas ĉinan Ŝtatan Bibliotekon kiel ekzemplon, ĝis nun nombro de surretigitaj donitaĵoj de libroj, kiuj liveras senpagan servon al legantoj, superas dek milionojn kaj tiuj funkciigataj en interreto superas cent milionojn; cetere establiĝas serva retejo de ĉina diĝita biblioteko por liveri plenan donitaĵaron al legantoj. En diversaj filioj de la inĝenieriaĵo, troviĝas enhavoriĉa diĝita riĉfonto, inkluzive de libroj, gazetoj kaj lokaj operoj. Tiu riĉfonto estas sendata al popolamasoj per diversaj formoj. Estro Zhang Yanbo konigis:

"Ni disvastigas tiun riĉfonton per retejo aŭ satelito. En ŝtata centro de la inĝenieriaĵo troviĝas tereno por lanĉi sateliton kaj en ĉiu filio ekzistas ricevilo kaj en fora loko, informoj elŝutiĝas el nia kunportata movebla hardvaro. Cetere oni konservas tion en diskon kio plaĉas al popolanoj, kiaj riĉfonto kun loka stilo, ekzemple Yue-opero en la provinco Zhejiang kaj Min-opero en la provinco Fujian, informo pri scienca tekniko, kiaj sciencteknika kultivado kaj kreskiga tekniko, kaj informo pri kuracado kaj leĝo."

Kiel unu el publikaj servoj, la inĝenieriaĵo ĉiam prenas protektan laboron de aŭtorrajto kiel kernan laboron. Estro Zhang Yanbo diris al raportisto, ke nun la inĝenieriaĵo per du kanaloj, kiaj rajtigata senpaga uzado kaj aĉeto, gajnas aŭtorrajton aŭ rajton de uzado. Li apelaciis al sociaj grupoj kaj individuoj fari donacon al la inĝenieriaĵo, ĉar donacaĵo servas ĉefe por popolanoj en malprogresintaj lokoj kaj komunika formo per satalito ne kaŭzas minacon al interesoj de aŭtorrajta posedanto.

Nun ĉinaj diversnivelaj registaroj asignis pli ol 400 milionojn da juanoj al la inĝenieriaĵo. En la kuranta jaro, la ĉina registaro pligrandigos asignan forton al la inĝenieriaĵo. Sinjoro Zhang Yanbo konigis celon en la estonta periodo. Li diris:

"De la kuranta jaro ĝis 2010, oni per satelito, interreto, movebla konservejo kaj disko, komunikos informon al malprogresintaj lokoj, precipe al kamparanoj kaj realiĝos tio, ke en ĉiu gubernio funkcios filio de la inĝenieriaĵo kaj per tio kamparaj popolanoj povos akurate kaj oportune ĝui enhavoriĉan kulturan informon."

Zhang Yanbo diris, ke Ĉina kunĝua inĝenieriaĵo por kulturaj informoj malfermas kanalon por disvastigi kulturajn informojn, kiu estas ne limigata de spaco kaj tempo. Tio ludas gravan rolon por ŝanĝi mankon de informoj en ĉinaj meza kaj okcidenta landpartoj, precipe en malprogresintaj lokoj kaj ŝanĝi tiean malprogresintan staton de ekonomio kaj kulturo.