• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 08:35:32    
Yang Hongyu: Al Kiu Leteron?

CRI
Ĉiu havas al si plej plaĉan manieron de korverŝado. Tiuj amas babili, dum aliaj ŝatas skribi taglibron, sed mi preferas leteron.

Estas ja aparte poezie skribi leteron. Mi elektas liniitan, iom raspan paperon, pergamenan koverton kaj ordinaran poŝtomarkon. Ĉion aĉetinte, mi metas ĉiom en libroŝrankon. Skribonte leteron, mi metas ĵurnalon sub paperon kontraǔ penetriĝo de inko. Fininte leteron, mi metas ĝin en koverton kaj imagas animstaton de adresato kiam li (ŝi), ricevinte mian leteron, ĝin legas, kiajn vortojn mi estas dirinta al li (ŝi) en la letero. La vortoj ŝajnas al li (ŝi) brilaj perloj aǔ ĝenaj sableroj? Imago forta , humor' komforta.

Mi scias, ke mi estas sufiĉe feliĉa. De 1988 ĝis la pasinta jaro, mi konstante havis la ŝancon skribi leteron kaj sendi ĝin. Rememorante tiujn ŝancojn, mi tre dankas ilin, kiuj sialoke flegas mian leterskriban hobion, anstataǔ senti tedon. Kaj en tia ĝuado mi pasigis la dolĉigan junecon.

Sed de post la jaro 1995, mi ricevas preskaǔ neniun leteron, tial ĉiuj leteroj kuŝantaj en mia nigra skatolo estas alsenditaj antaǔ 1995. Ekde tiu jaro pli kaj pli oftiĝas telefonado, eĉ el aliaj landoj; ankaǔ E-mail. Nun mi ricevas ankoraǔ leterojn, tamen ĉiu el ili temas pri pago por telefonado, akvo kaj elektro.

Antaǔ nelonge mi ricevis la lastan leteron en la vera senco. La adresanto eǔfemisme diris, ke estas iom tro serioze kaj gravige, ke oni skribu leteron. Li preferas liberan kaj facilan interfluon, ekzemple oni telefonu nokte kaj senĝene babilu. Ve, la restantaj leterpaperoj, kovertoj kaj poŝtmarkoj devas eterne dormi en la libroŝranko!

Oni rakontas en iu novelo, ke antaǔ sia emeritiĝo iu leterportisto ricevis leteron. Li emociite informis ĉiujn pri tio, sed neniu sciis, ke li mem skribis tiun leteron kaj sendis ĝin al si. En la tuta vivo li portadis leterojn al adresatoj, tamen mem ricevis neniun leteron. Jen kial li, irinte vojon longan je dekoj da kilometroj, metis tiun leteron en keston de urbeta poŝtoficejo.

Meznokte, fininte laboron, mi iris hejmen. Mi senvole levis la kapon kaj rimarkis, ke floko da nubo tre similas akcipitron. Mi preskaǔ krie alarmis pro surpriziĝo. Mi tuj pensis voki telefone aliajn ke ankaǔ ili ĝuu la flugadon de la "akcipitro". Sed al kiu? Mi ne trovis iun, al kiu estus konvene telefoni en la profunda nokto.

De pli ol 10 jaroj miaj preskaǔ 100 leteroj dise kuŝas. Pri kio temas? Mi jam forgesis ilian enhavon. Mi memoras nur, ke ĉiun leteron mi atenteme skribis, eĉ kaligrafe. Ho, nun mi tre sopiras al tiu epoko, en kiu oni povis sendi leteron kaj ricevi alies alsendaĵon. Korespondado plezuriga. Ho, al kiu mi povus plu skribi leteron? Adiaǔo feliĉiga aǔ tristiga?