• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 16:05:33    
Direktoro el Korea Respubliko de kukovendejo en Pekino

cri
Antaŭ nelonge en trafikoplena komerca kvartalo de Pekino inaŭguriĝis francgusta kukbutiko nomata Paris Baguette. Per lazura emblemo kaj oranĝa lamplumo ĝi allogas pasantojn. Ĉiufoje preninte novajn kukojn el bakujo, la bakisto sonorigas kaj laŭte anoncas iliajn nomojn:

"Jen ĵus elbakitaj kornaj panoj!" "Jen ĵus elbakitaj rosinaj kukoj!"

Tiu kukbutiko estas unu el la branĉoj de la plej granda manĝaĵa kompanio de Korea Respubliko SPC en Pekino. La administranto Jay Mun estas brava junulo el Seulo, la ĉefurbo de Korea Respubliko.

Sinjoro Jay Mun pasigis preskaŭ kvar jarojn en Ĉinio. Li diris ke li decidis labori en Ĉinio pro sia intima sento al Ĉinio ekde la infaneco:

"En la knabaj jaroj mi jam ŝatis legi ĉinajn romanojn, spekti ĉinajn filmojn, sekve de tio mi iom post iom ekamis Ĉinion. Vizitinte universitaton mi elektis ĉinlingvan fakultaton. Fininte la studadon mi deziris fari laboron rilatan al Ĉinio."

Li diris al nia raportisto ke li ŝuldas al sia fratino tiun intiman senton al Ĉinio. Kiam li estis knabo, la fratino instruis al li tre belan ĉinan popolkanton "Dancmuziko de Juneco". Li sciis bele kanti ĝin kaj gajnis laŭdon de najbaroj kaj amiketoj, kaj tiel li fariĝis tre memfida. Nun li ankoraŭ memoras la kanton.

Kiam li finis la studadon en universitato, li informiĝis ke la kompanio SPC etendis sian disvolvon al Ĉinio, do li elektis la kompanion. Post tri jaroj la kompanio starigis sian unuan ĉinan branĉon en Ŝanhajo kaj nomumis Jay Mun kiel la vicĝeneralan administranton.

Pro sia vera franca gusto, tiu branĉa butiko estas bonvena de ŝanhajanoj kiuj ŝatas eŭropajn kukojn. En la unua jaro post ĝia funkcio, la kompanio SPC funkciigis aliajn 7 branĉojn en la urbo. Poste la kompanio celis Pekinon. En la mezo de januaro ĉijare la pekina branĉo inaŭguriĝis. Jay Mun komencis sian vivon en Pekino.

Tre akra estas la konkurenco de kuka merkato de Pekino. Kiel la butiko Paris Baguette gajnu la grandan porcion de la merkato? Sinjoro Jay Mun kaj liaj kolegoj havas sian planon:

"En Pekino estas multaj butikoj de eŭropaj kukoj, kio estas provoko kontraŭ ni. Paris Baguette havas 60-jaran historion. Mi kredas ke ĝi fariĝos bonvena eŭropkuka marko se ni bone laboros."

Nun la butiko povas baki entute pli ol 250 specojn de kukoj, sin meblas per manĝtabletoj kaj seĝoj kaj liveras kafon por ke manĝantoj ĝuu la novbakitaj kukoj kun kafo. Cetere la bakĉambro estas travidebla, oni povas spekti la tutan bakadon. Ĉio ĉi tio ricevas laŭdon.

En la butiko estas 40 laborantoj, el kiuj plej multaj estas ĉinoj. En iliaj okuloj la administranto Jay Mun estas ĝentila kaj afabla.

Sinjoro Jay kune kun la edzino kaj dujara filo loĝas en la orienta kvartalo de Pekino. Tie loĝas multaj homoj el Korea Respubliko kaj troviĝas multaj koreaj restoracioj. Pro tio ili ne sentas sin en fremda lando. Li amikiĝis kun multaj ĉinoj kaj ĉiam pli lertigas sian ĉinlingvon. Li diris al nia raportisto en la ĉina lingvo ke li vivos en Pekino longtempe:

"Mi planas loĝi en Pekino en la venonta longa tempo. Mi deziras pli profunde koni Ĉinion, amikiĝi kun pli multaj ĉinoj, fariĝi vera pekinano. Mi plenforte kontribuos por fari Paris Baguette fidinda eŭropkuka marko, tre ŝatata de pekinanoj.

Li diris al nia raportisto ke lia kompanio planas funkciigi aliajn 6 branĉojn en Pekino kurantjare, kaj pli multajn branĉojn en aliaj urboj de Ĉinio estonte.