• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 16:48:20    
ZAMENHOF-TAGE 2006 LA ELEKTOJ POR LA SENATO

cri
Sabaton la 16an de decembro 2006 ni scios kiuj estas la dek naŭ membroj de la Senato 2007-2011, la dua mandato en la historio de la Esperanta Civito. La Konsulo, c-ano Walter Zelazny, elektis la Zamenhofan Tagon por la balotkontrolo, same kiel okazis en 2001.
Konsekvence la limdato por liveri la kandidatlistojn (Lex Suffragatoria, art. 2) estas la 16a de septembro 2006. Je tiu dato la kandidatoj devas esti jam plene 25-jaraj sed ne jam plene 76-jaraj.
La programoj, kandidatlistoj, fotoportretoj kaj koncizaj biogramoj de la kandidatoj, kaj la balotilo kun simboloj kaj sloganoj, aperos en speciala numero de "Heroldo de Esperanto", luita de la Esperanta Civito, kaj dissendota en oktobro 2006 (plej malfrue la 30an) al ĉiuj voĉrajtaj civitanoj.
Konsekvence ne rajtas kandidati la personoj kiuj akiras la civitanecon post la 15a de septembro 2006 kaj ne rajtas voĉdoni la personoj kiuj akiras la civitanecon post la 30a de oktobro 2006, indikita kiel definitiva censotago. La civitanoj ne plenaĝaj je la censotago rajtas voĉdoni se ili atingas la 18an jaron antaŭ la 16a de decembro 2006.
La balotkontrolo okazos la 15an de decembro 2006 en la sekvaj balotejoj:
a) afrika: Institut Zamenhof en Lomeo (Togolando);
b) amerika: Kooperativo Esperanto-Amikaro15 en Karakaso (Venezuelo);
c) pacifika: ĉe c-ano Bruno Dalla Pozza en Sajpano (Usono);
d) balkana: Esperantista Domo de Kulturo en Razgrado (Bulgario);
e) balta: en Varsovio (Pollando), indikota de c-ino Zofia Banet-Fornalowa;
f) mediteranea: en Milano (Italio), indikota de c-ino Alga Guernieri;
g) mezeŭropa: Kultura Centro Esperantista en Ĉaŭdefono (Svislando);
h) ĝermana: en Nederlando, indikota de c-ano Leen Deij;
i) pirenea: Esperanto Ĉarente en Angulemo (Francio).
En la supraj lokoj estos urno, klare videbla de la publiko, kie la rajtigita ricevinto de la
balotiloj enmetas la balotilojn ricevitajn poŝte kaj la voĉrajtaj ĉeestantoj povas mem
enmeti la propran balotilon.
La diversaj balotejoj ricevas la balotilojn de la sekvaj elektantoj:
a) ĉiuj rezidantoj en Afriko (p/a TIETo);
b) ĉiuj rezidantoj en Ameriko -- sen la Usonaj insuloj en la Pacifiko (p/a Kooperativo Amikaro15);
c) ĉiuj rezidantoj en Azio kaj Oceanio, inkluzive de Usonaj pacifikaj insuloj, sed sen Israelo, Turkio, rusa Siberio kaj Kaŭkazaj respublikoj (p/a Sajpano);
d) ĉiuj rezidantoj en Albanio, Bosnio, Bulgario, Serbio kaj Montenegro, Makedonio, Rumanio, Turkio (p/a
Razgrado);
e) ĉiuj rezidantoj en Finnlando, Pollando kaj teritorioj de eksa Sovetunio (p/a Zofia Banet-Fornalowa);
f) ĉiuj rezidantoj en Grekio, Israelo, Italio, Malto, San-Marino, Vatikano (p/a KCE).
g) ĉiuj rezidantoj en Aŭstrio, Ĉehhio, Hungario, Kroatio, Lihhtenŝtejno, Slovakio, Slovenio, Svislando (p/a KCE);
h) ĉiuj rezidantoj en Belgio, Britio, Danlando, Germanio, Irlando, Islando, Luksemburgio, Nederlando, Norvegio, Svedio (p/a Leen Deij);
i) ĉiuj rezidantoj en Andoro, Francio, Hispanio, Monako kaj Portugalio (p/a Esperanto Ĉarente);
La paktintaj establoj ĝis la 30a de septembro 2006 povas peti de la Vickonsulo pri internaj aferoj la permeson formi subbalotejon en la propra sidejo. Tiu subbalotejo agas kiel balotejo, sed ĝia balotprotokolo estos nur parto de la balotprotokolo de la referenca balotejo.

La individuaj civitanoj ĝis la 30a de septembro 2006 povas peti de la Vickonsulo pri internaj aferoj la permeson voĉdoni ĉe alia balotejo ol tiu de la rezido, pro antaŭvidita foresto aŭ rekuniĝo al parenco.
Pri ĉiuj detaloj aŭ demandoj koncerne la aplikon de ĉi tiu dekreto responsas sen. Ljubomir Trifonĉovski, unua Vickonsulo, delegita pri internaj aferoj.
----------------------------------------------------------------------
LA VERDA LIBRO DE LA ESPERANTA CIVITO
Rakonti klare kaj koncize tiel ampleksan fenomenon kia la Esperanta Civito, ne estas facila tasko. Kelkaj kuraĝuloj tamen levis la ganton, kaj jam ĉi-somere ni vidos la rezulton de tiu defio.
La "Verda Libro" rolos dudirekte: kiel vademekumo por la Esperanta Civitano kaj kiel prezento al la eksterulo. Ĝi ne celas varbi (ankaŭ ne malvarbi), sed prezenti la fenomenon kiel eble plej oportune.
La "Verda Libro" ne estos jarlibro, sed manlibreto aŭ gvidlibreto por la Esperanta Civito. Ĝi ekos per terminaro, kiu proponas leksikone tion kion oni trovas dise en aliaj ĉapitroj. Sekvos historia retrospektivo, por prilumi la evoluon ĝis la naskiĝo de la Civito; kaj dokumentaro relative ampleksa, kun la plej gravaj tekstoj.
La strukturo de la Civito estos priskribita per ĝeneralaj skizoj kaj per unuopaj ĉapitroj. Oni trovos do plurajn bildojn por rapidigi la komprenon.
La "Verda Libro" havos pliajn eldonojn: minimume unu en jarkvino, maksimume unu jare. Supozeble ĉiu eldono longe konservos sian freŝecon, aŭ almenaŭ historian intereson.
La eldono 2006 iros senpage al ĉiuj paktintaj establoj, kaj estos mendebla duonpreze fare de la Esperantaj civitanoj. Akirebla tra LF-koop kaj la plej bonaj libroservoj ekde julio 2006.
---------------------------------------------------------
NE ESTAS FINITAJ LA NACIŜTATOJ
La diskuto pri la perspektivo de la mondialismo revenas konstante al la demando: ĉu la naciŝtatoj estas malutilaj en tiu perspektivo?
Certe estas franĝo en la mondialisma movado, kiu respondus jese. Ilia idealo estas krei supernacian aŭtoritaton, kiu nuligu la ekzistantajn ŝtatojn. En tiu idealo, noble anarkia, oni strebas al monda perspektivo por realigi lokan horizonton.
Alia alo de la mondialismo strebas al federisma reformo de Unuiĝintaj Nacioj, tiel ke la ŝtatoj fariĝus kantonoj, en granda mondfederacio parlamente aŭ prezidente direktata.
Komuna al ambaŭ tendencoj estas la kondamno kontraŭ la naciismoj, la patriotismoj, la ŝovinismoj. La unua tendenco esperas komplete elsarki la radikon de tiuj fenomenoj, la dua kontentiĝus pri redukta operacio, sen definitiva ablacio.

Komuna al ambaŭ tendencoj, vidalvide al la naciŝtatoj, estas ankaŭ certa aliro al la realo prioritate filozofia kaj prioritate politika. Eĉ se survoje aperas diverĝo, inter mondcivitanoj aboliciemaj kaj mondfederistoj reformemaj, tiu akcento sur la politika faktoro karakterizas la tutan mondialismon.
Ni ŝatus proponi alispecan aliron al la realo, prioritate ekonomikan. Tion ni trovas kongrua kun la evoluo de la globalisma fenomeno dum la lasta jardeko. Fenomeno al kiu, almenaŭ parte, oni ŝuldas la relanĉon de de la aktualeco de la mondialismo, tiom forgesita ke francoj forĝis la neologismon "alter-mondialiste", supozante ke la mondialismo mem povas jam havi novliberisman esencon.
Estas kurioze, ke la unuaj ekzemploj de transnaciaj konzernoj disvolviĝis pro la impulso de la ŝtatoj mem, kiuj en sia koloniisma aventuro, post la malproprietigo ĉe ekonomiaj entreprenoj (la unua itala kolonio, Eritreo, fontis el la ŝtatigo de koncesio akirita de la ĝenova ŝipkompanio Rubattino, ekzemple) stimulis al la transnaciigo de tiuj entreprenoj mem. Pasis tuta jarcento, pereis la koloniisma epoko, la naciŝtatoj retiriĝis el la kolonioj, sed ekonomie rezistis tio kion ili mem helpis komence: la transmara, la transnacia konzerno; kiu nun povis libere agi, sur la linio de pure (eĉ malpure) profitaj interesoj, sendepende de nacipolitikaj (kaj certe de humanismaj) konsideroj.
La hodiaŭa globalismo estas grandparte ido de la novkoloniismo, akirinta en Afriko tiun karakteron, kiun ĝi jam havis en Latin-Ameriko. Latin-Ameriko fakte situis al Usono, kiel Afriko al Eŭropo. Pli eklektika estas la situacio en proksima kaj fora orientoj, kie la ekspansio de la globalismo ne havas nur okcidentajn aŭ nordajn radikojn.
La kerna danĝero de la globalismo, el ekonomika vidpunkto, estas la risko de malapero de la konkurenco. Ne nepre en reĝimo de monopolo, sed pli probable de oligopolo, kun firstaj akordoj inter malmultaj produktistoj kaj ercoposedantoj, la globalismo mortigos iom post iom la principon de la konkurenco. Sed la vojo al planedaj trustoj kondukas al la morto de tiu novliberismo mem, kiu ŝajne inspiris la globalismon.
Tiun minacon eksentis kiel la unuaj ĝuste la naciŝtatoj, kiuj paradokse situas je la koncipo de la fenomeno, antaŭ pli ol cent jaroj. La akuzo pri protektismo kontraŭ Francio, en la lastatempa epizodo de la kontrolo pri francaj energikonzernoj, povas transformiĝi al laŭdo pro manovro kiu iel kontrastas la kreskantan trustismon.
La naciŝtatoj donis radojn al la fenomeno, nun ili povas fariĝi la bastonoj kiuj bremsu tiujn radojn. Ja batali kontraŭ la naciŝtatoj signifas
a) malplenigi ilin el ilia popola enhavo: vole-nevole, la eŭropaj naciŝtatoj garantias formon de partopreno al siaj popoloj, kaj eĉ malperfekta demokratio estas preferinda al perfekta diktaturo;
b) fari la interesojn ĝuste de la globalismo, kiu volonte liberiĝus el la bremsoj naciŝtataj.
Kiam Claire Bloome, protagonistino de "La interpretistino" (en la filmo rolas Nicole Kidman), alfrontas unu el la ĉefoj de la opozicio el la imagita sudafrika ŝtato Mabuto, ĉi tiu nigrulo atentigas ŝin pri kiom da flagoj flirtas en la novjorka avenuo. Neniu el ili apartenas al nacio aŭ ŝtato, sed ĉiuj emblemas transnaciajn konzernojn. Tial la nigra politikisto ne plu kredas en la popoloj, en la nacioj, en la ŝtatoj, sed nur en la komerca negocado.
Pragmatismo kondukas nin konkludi, ke tiu scenaro estas la evitinda. Ne estas finitaj la naciŝtatoj. La mondo, kaj la mondialismo, bezonas ilin ankoraŭ longe, ĝuste por kontraŭpezi la globalismon.
Giorgio Silfer
(kontribuo okaze de la Mondcivita Tago)
-----------------------------------------------
PUBLIKA OPINIO DE SAT-ANO
La finvenkistoj (= neraumistaj ne-e-civitanoj) tamen devos kompreni, aŭ la historio forbalaos ilin, ke la raumismo kun aliĝo al la civito estas ilia lasta sxanco finatingi la celon en gloro.
Petro Levy
(en soc.culture.esperanto, 16 marto 2006, 16:33)
----------------------------------
LIBERAJ ANONCETOJ
Okaze de 27 marto -- la Internacia Tago de la Teatro, sen. Ljubomir Trifonĉovski sendas bondezirojn al ĉiuj civitanoj, por kiuj la verda scenejo estas destino, defio kaj loko por lerni kaj instrui.
Ankau la redakcio de HeKo salutas la artistojn kaj la reĝisorojn, kiuj laboras por la esperanta teatra arto!
* * * * *
Kultura Centro Esperantista kaj Esperanta PEN-Centro ne plu havas proprajn kontojn ĉe UEA. Kiuj deziras sendi al ili pagon tra Roterdamo, tiuj bonvolu ĝiri al la UEA-konto LFOI-I, klare indikante la kialon.
La drasta altiĝo de la poŝtaj tarifoj en la ekspeda lando malekvilibrigos la spezkalkulon de LF-koop en 2006. Bonvolu (re)aboni almenaŭ unu el ĉi tiuj periodajhoj: Literatura Foiro, Heroldo de Esperanto, Femina.
El HeKo