• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-07 17:46:15    
Fama ĉina kantisto Li Shuangjiang (foto)

cri

Karaj retlegantoj, sinjoro Li Shuangjiang estas ĉina fama tenoro. De la lastaj jaroj, li per sia karakteriza prezenta stilo kaj plena arta patoso, estas ŝatata de spektantoj ĉinaj kaj alilandaj. Samtempe kun tio, en kampo de voĉmuzika eduko, li kulturis arojn da mezaĝaj kaj junaj voĉmuzikaj talentuloj, kiuj havas efektivajn fortojn kaj disvolvan latentan forton en la ĉina kantista rondo. En la hodiaŭa programereto "Ĉinaj Nuntempaj Kulturaj Personuloj", ni konigos al vi tiun kantiston Li Shuangjiang.

Nun vi aŭdas kanton 'Ruĝsteloj Gvidas Min Partopreni en Milito' prezentita de Li Shuangjiang. Ĝi estas epizodo de filmo 'Brilaj Ruĝsteloj' en la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento. Sekve de popularigo de la filmo, Li Shuangjiang famiĝis tra la tuta Ĉinio. En postaj jaroj, Li Shuangjiang prezentis multajn kantojn pri militistoj kaj armeanoj kaj tio havas kompaktajn rilatojn kun lia multjara militista sperto.

En 1939 Li Shuangjiang naskiĝis en la urbo Harbino, nordorienta Ĉinio. Deinfanaĝe li ege ŝatis arton kaj havas insistan strebon al kantado. Kiam li vizitis elementan lernejon, li gajnis premion en artaj konkursoj en ĉiu jaro. Diplomiĝinte el supera mezlernejo, pro eminenta lernado, li estis rekomendata al medicina universitato kaj tio kontentigis multjaran esperon de lia patro. Tamen por realigi sian sonĝon, Li Shuangjiang forlasis la rekomendon kaj intencis partopreni en ekzameno de muzika universitato. Lia elekto suferis firman oponon de lia patro. Sub silenta subteno de sia patrino, Li Shuangjiang sekrete partoprenis en la ekzameno kaj estis akceptata de Ĉina Centra Voĉmuzika Instituto.

Dum kvarjara lernado en la instituto, Li Shuangjiang sisteme lernis voĉmuzikan teorion kaj kantan lertecon. Krom lernado de okcidenta kantmaniero, li ankaŭ lernis ĉinan naciecan kaj popolan voĉmuzikan arton kaj decidis, ke necesas kanti ĉinajn kantojn, kiuj plaĉas al ĉinoj. En 1963, post diplomiĝo el universitato, Li Shuangjiang estis sendata al militregiona artista trupo en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono en ĉina nordokcidenta landparto kaj komencis sian militistan artan sperton. En 10 jaroj en Xinjiang, Li Shuangjiang estis profunde kulturata kaj influata de naciminoritataj kulturo kaj arto kaj tio ludis gravan rolon por formiĝo de lia kantstilo. Li Shuangjiang diris:

"En Xinjiang, mi sentis min kapabla kiel fiŝo en akvo. Mi ŝatas mian militistan sperton kaj samtempe ege ŝatas naciminoritatan muzikan kulturon. Tial en 10 jaroj en Xinjiang, mi lernis ŝajne en milita universitato kaj en nacieca universitato. Mi kunfandis tion kun mia kantlerteco lernata en Ĉina Centra Voĉmuzika Instituto, sekve mi havis gigantan antaŭenpuŝon por mia kanta kariero. Mi kvazaŭ trovis valoregan trezoron"