• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-10 17:03:41    
Prezidanto de Afrika Unio forte antaŭpuŝas solvon de darfura problemo

cri

En la 8-a kaj 9-a de aprilo, Denis Sassou-Nguesso, prezidanto de Afrika Unio kaj prezidento de Kongolando (Brazavila) okazigis kun delegacioj de la sudana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto de la regiono Darfur en Abuja, la ĉefurbo de Niĝerio. Al la interparolo ĉeestis ankaŭ niĝeria prezidento Olusegun Obasanjo, sudana vicprezidento Ali Osman Taha kaj Salim Ahmed Salim, la ĉefmediacianto de Afrika Unio por helpi ilin forigi diverĝojn kaj atingi ĉiuflankan porpacan interkonsenton en la fino de la kuranta monato.

La interparolo celis forigi diverĝojn inter la sudana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto en distribuado de povo kaj riĉaĵoj kaj sekureca problemo. En la interparolo Denis Sassou-Nguesso apelaciis al la du flankoj ŝanĝi sian starpunkton kaj montri necesan politikan volon por akiri trarompan progreson. Ĉiuj simptomoj montras, ke la interparolo ne povis akiri trarompan progreson en la solvo de tiuj ĉi diverĝoj, tion oni evidente trovis de la esprimoj pri plua interparolo, faritaj de la ĉeestantoj. Post la interparolo Olusegun Obasanjo diris, ke koncernaj flankoj plue interkonsiliĝos por serĉi metodojn solvi tiujn ĉi diverĝojn, dum Salim Ahmed Salim esprimis, ke la interparolo kreis bonan atmosferon por la plua intertraktado. Post interparolo kun Denis Sassou-Nguesso, Majzoub al-Khalifa, la delegacia estro de la sudana registaro, esprimis, ke la interparolo akiris iujn progresojn. Li diris, ke la sudana vicprezidento Ali Osman Taha restos kelkajn tagojn plu en Abuja, kaj dum la restado plue faros interkonsiliĝon kun la ĉefmediacianto kaj delegitoj de la kontraŭregistara armita forto.

Darfur troviĝas en la okcidenta parto de Sudano. Februare de 2003 la organizoj, Sudana Liberiga Movado kaj Movado por Justeco kaj Egaleco, konsistantaj el nigruloj en tiu ĉi regiono, lanĉis batalon kontraŭ la registaro, pretekste, ke la registaro ne povis protekti ilin por eviti atakon de loka araba milico. En la tumulto de tiu ĉi regiono jam mortis miloj da loĝantoj kaj ĉirkaŭ miliono da loĝantoj forlasis sian hejmon, kaj granda nombro da homoj rifuĝis al Ĉadio.

Laŭ delegito de Afrika Unio, la diverĝoj inter la sudana registaro kaj la kontraŭregistara armita forto ekzistas ĉefe en la venonta distribuado de povo de la regiono Darfur. Delegito de la kontraŭregistara armita forto, ĉeestanta al la 7-a porpaca intertraktado, elmetis, ke oni aldonu postenon de vicprezidento en la sudana registaro, kaj postulis, ke reprezentanto el la regiono Darfur prenu tiun ĉi postenon. Ili postulis ankaŭ, ke oni kunigu 3 provincojn en la regiono Darfur kaj fondu aŭtonoman registaron, tamen la sudana registaro rifuzis tiujn ĉi postulojn.

Analizistoj opinias, ke pro seriozaj diverĝoj inter la du flankoj la porpaca interparolo tre malfacile akiros trarompan progreson. Oni devas pacience atendi ĉu la du flankoj vere atingos ĉiuflankan porpacan interkonsenton antaŭ la fino de aprilo.