• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-10 17:05:37    
Konsula protekto de Ĉinio (foto)

cri
Protekti sekurecon de ĉinaj civitanoj jam estis enlistigita en ĉefan tagordon de la ĉina registaro. En la 3-a sesio de la 10-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉina ĉefministro Wen Jiabao emfazis en sia registara labora raporto ĉiuflanke plifortigi ekonomian diplomation kaj eksteran kulturan interfluon kaj aktive protekti vivsekurecon kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj. En la cunama katastrofo de la Hinda Oceano okazinta en 2004, sub gvidado de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao kaj ĉefministro Wen Jiabao kaj unuiga dispozicio de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, ĉinaj ambasadorejoj kaj kosulejoj en koncernaj landoj ĝustatempe starigis urĝan sistemon, prenis ĉiujn rimedojn kaj tutforte serĉi kaj savis ĉinajn civitanojn, inkluzive de samlandanoj de Hongkong, Aomen kaj Taiwan. La 18-an de januaro, 2005, 8 ĉinaj civitanoj estis forkaptitaj en Irako, ĉina ambasadorejo en Irako tuj kontaktiĝis kun diversaj lokaj institucioj kaj ankaŭ la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj starigis urĝan sistemon kaj rapide sendis savan grupon al Irako, fine ĉiuj ĉinaj forkaptitoj estis sukcese savitaj. Tiuj menciitaj faktoj estas sukcesaj kazoj de konsula protekto praktikita de ĉinaj diplomatiaj departementoj al ĉinaj civitanoj.

Parolante pri kazoj de konsula protekto, membro de la Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco s-ro Zhang Hongxi sendube estas unu el la plej aŭtoritataj diplomatoj. Dum lia 40-jara diplomatia vivo, li sin dediĉas al konsula laboro je pli ol 20 jaroj. en 2001, en Nov-Jorko de Usono okazis la terorisma evento de "la 11-a de septembro", kiu skuis la tutan mondon, tiam s-ro Zhang ĝuste servis kiel ĉina ambasadortitola ĝenerala konsulo en Nov-Jorko.

"Tiam mi juĝis, ke tiu terorisma evento estas politika evento kaj ankaŭ grava evento de konsula protekto. Ni tuj establis urĝan institucion kaj rapide kolektis materialojn por koni, kiom da ĉinaj civitanoj troviĝis en scenejo de la akcidento, kiom da el ili mortis aŭ perdiĝis, kaj ni ankaŭ aktive organizis savadon. Cetere, ni ankaŭ tre atentis reprosperiĝon de la ekonomio de la Ĉina Strato. Tio manifestas, ke estas tre vasta la sfero de konsula protekto."

Por pli bone servi por transmaraj ĉinaj civitanoj, la departemento pri konsulo de ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj publikigis "Gvidilon pri konsulaj protekto kaj servo ekstere de Ĉinio", iuj ambasadorejoj kaj konsulejoj en eksteraj landoj praktikis registran sistemon de elmigrintaj ĉinoj por pli bone koni kaj regi staton de ĉinaj civitanoj en eksteraj landoj, kaj establis rektan kontakton por akurate liveri konsulajn protekton kaj servon. Cetere, la departemento pri konsulo ankaŭ disvastigas sciojn pri konsula protekto al la popolamasoj pere de amaskomunikiloj kaj interreto por altigi memprotektan konscion de la popolanoj. S-ro Zhang Hongxi konigis:

En diplomatiaj institucioj, la konsula departemento pleje proksimiĝas al la popolanoj. Ĉar ĉiuj niaj laboroj rilatas al la popolamasoj. El multaj kazoj pri konsula protekto, ni povas vere senti 'porpopolan regadon' praktikata de nia registaro, en diplomatia flanko, tio estas 'porpopola diplomatio'. Pere de la kunaranĝa funkcio, konsulaj departementoj povas mobilizi koncernajn departementojn por liveri respondan helpon al ĉinaj civitanoj eksterlande."

Nun ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj establis konsulejojn aŭ ambasadorejojn en pli ol cent landoj en la mondo kaj pli ol 240 eksterajn instituciojn, pli ol 5 000 diplomatoj longatempe laboras en diversaj lokoj de la mondo. Inter ili, centoj da homoj speciale sin dediĉas al konsula laboro. Tamen en la lastaj jaroj, rapide kreskis nombro de kazoj de ekstera konsula protekto, nur en la jaro 2005, oni traktis pli ol 20 milojn da kazoj de konsula protekto, egale al tio, ke ĉiutage pli ol 50 ĉinaj samlandanoj eksterlande renkontas kun diversaj ĝenoj. Sekve de senĉesa disvolviĝo de la strategio "iru eksteren", ĉinaj entreprenoj rapidigis paŝojn de internaciigo. Ĝis la fino de 2004, la nombro de ĉinaj nefinancaj eksterlandaj entreprenoj aprobitaj de ĉina Ministerio pri Komerco superis 8 300. Ĝis la fino de aŭgusto de 2004, sume 547 miloj da ĉinaj civitanoj laboras eksterlande.

En impreso de ordinaraj personoj, diplomatiaj departementoj regas gravajn eksterajn aferojn de la lando kaj ĉiam estas ektimita ĉe la vido. Tamen konsula protekto ofte traktas bagatelojn kaj malgravaĵojn de ordinaraj popolanoj. Ĝuste el tiuj konkretaj kazoj, ĉina diplomatio demetis malproksiman kaj misteran figuron kaj submetas simplan venton amantan kaj proksimiĝantan al la popolanoj.

Sekve de senĉesa disvolviĝo de la strategio "iru eksteren", ĉinaj entreprenoj rapidigis paŝojn de internaciigo. Ĝis la fino de 2004, la nombro de ĉinaj nefinancaj eksterlandaj entreprenoj aprobitaj de ĉina Ministerio pri Komerco superis 8 300. Ĝis la fino de aŭgusto de 2004, sume 547 miloj da ĉinaj civitanoj laboras eksterlande.