• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-11 15:21:24    
Privataj entreprenoj de Ĉinio fariĝis ĉefa kanalo por solvi problemon pri enokupigo

cri
Privataj entreprenoj de Ĉinio fariĝis ĉefa kanalo por solvi problemon pri enokupigo

Laŭ informo el la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio, sekve de disvolviĝo de ne-publik-posedanteca ekonomio en Ĉinio, privataj entreprenoj jam fariĝis la ĉefa kanalo por solvi la problemon pri enokupigo.

Laŭ raporto, por pluapaŝe akceli tiun rolon de privataj entreprenoj, la ĉina registaro praktikas plurajn favorajn politikojn al privataj entreprenoj, ekzemple ĝi reduktis ilian imposton, donis malgrand-suman garantian krediton ktp.

La 10-an de aprilo, la ĉina Ministerio pri Laboro kaj Socia Garantio kaj aliaj departementoj kune inaŭguris "2006-ajaran Semajnon pri Varbado fare de Privataj Entreprenoj" en pli ol cent ĉinaj urboj, celante starigi platformon, por ke privataj entreprenoj varbu laborantojn kaj senlaboruloj enokupiĝu.

10 rimedoj por oportunigi portempan veturadon inter Hongkong, Aomen kaj interna loko

La 9-an de aprilo, la Administracio pri En- kaj El-limiĝo sub la ĉina Ministerio pri Publika Sekureco proklamis, ke de la 10-a de aprilo, praktikiĝas "Normaro pri administrado de akcepto, sankcio kaj subskribo de paspermeso kaj registriĝo pri veturado inter la ĉeftero kaj Hongkong kaj Aomen", samtempe prezentiĝas 10 rimedoj por oportunigi portempan veturadon inter Hongkong, Aomen kaj la interna loko.

La rimedoj alportos oportunon al petantoj por libere elekti tempon por elveturi dum unu jaro, reduktos tempon por kontroli respondan leteron en alia loko pri petado fare de civitanoj en interna loko por komercado kaj laborado en Hongkong kaj Aomen; krome, pro specifaj kialoj loĝantoj en la interna loko povas peti veturadon al Hongkong kaj Aomen.

Ĉina Banka Reguliga Komisiono kuraĝigas privatajn kapitalojn al…

La 9-an de aprilo vicprezidanto de la Administra Komitato de la Ĉina Banka Reguliga Komisiono sinjoro Tang Shuangning esprimis, ke la Komisiono kuraĝigas privatajn kapitalojn kvalifikajn partopreni en la reorganizado kaj transformado de la ĉinaj bankaj institucioj, ne ekzistas leĝa baro al la privataj kapitaloj por ilia aliĝo al la ĉina banka afero.

Laŭ konigo de Tang Shuangning, privataj kapitaloj jam iris en diversajn kampojn de la ĉina banka afero kaj estas grava konsistiga parto de la kapitaloj de la bankaj financaj institucoj. Laŭ statistiko pri akcia rajto de 11 landskalaj akciaj komercaj bankoj, ĉe la fino de la lasta jaro privataj akcioj superis 10%.

Plej granda mediprotekta projekto kun investo de 1,5 miliardoj da juanoj baldaŭ startos

Laŭ informo de la Lanzhou-a Petrolkemia Kompanio, la plej granda mediprotekta projekto de la kompanio, t.e. sinteza medio-reguliga projekto, oficiale startos en fino de aprilo.

Laŭ informo, tiu mediprotekta projekto planas investi 1,5 miliardojn da juanoj de renminbi en la venontaj 3 jaroj por sinteza medio-reguligado de la Lanzhou-a Petrolkemia Kompanio, establi kaj perfektigi urĝajn rimedojn kontraŭ granda polucio al medio, kaj bone superregi devenon de poluciaĵo.