• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-11 16:03:48    
Sur kia vojo iras ĉinaj tradiciaj operoj

cri

Lastatempe aperis pli kaj pli multaj novaĵoj pri ĉinaj tradiciaj operoj. Unue Kun-opero <1699·Ventumilo de Persika Floro> en la nova stilo sursceniĝis en Pekino. Ĝi estas adaptita el klasikaĵo de tradicia opero antaŭ pli ol 300 jaroj kaj kaŭzis grandan eĥon per siaj kortuŝaj detaloj kaj moderna scena projekto; sekve Yue-opero bonvenigis sian centjaran naskiĝtagon en sia naskiĝloko---la provinco Zhejiang. Pro bonegaj prezentoj, ardas Yue-opero en tiu loko. Tamen rigardante revigliĝon de tradiciaj operoj en kelkaj kampoj, ĉina opera rondo pli atentas tian temon: kiel tradiciaj operoj disvolviĝu por kontentigi estetikan bezonon de pli multaj homoj. Nun bonvole aŭskultu koncernan raporton.

Kun-opero kaj Yue-opero naskiĝis en suda Ĉinio, sed la pekina opero, kiu havas plej grandan influon en ĉinaj tradiciaj operoj, estas en norda Ĉinio. La pekina opero havas historion je pli ol 200 jaroj kaj dum sia formada kaj disvolva periodo, ĝi senĉese sorbis esencon de alia arta formo, tial estas populara tra la tuta lando kaj estas titolita kiel "nacia opero".

Estas nenegeble, ke nuntempe la "nacia opero" ankoraŭ frontas al tia stato, ke malmultaj aprecantoj troviĝas kaj junuloj ne interesiĝas pri ĝi. Tia stato influas elekton de okupiĝo de junaj artistoj kaj neeviteble aperas manko de heredantoj de la arto. Estro de Teatra Grupo de Pekina Opero sinjorino Wang Yuzhen opinias, ke se tradiciaj operoj volos revigliĝi en la moderna socio, necesas fari referencon el sperto kaj provi novan artmanieron. Ŝi diris:

"La pekina opero devas marŝi laŭ epoka postulo. Nia institucio konsideras pri tio, kiel oni havigu al antikva tradicia arto okazon kapti pulsobaton de la nuna epoko. Ĝi estas grava temo, pri kiu ni faras diskuton kaj esploron."

Estro de la dua filio de Ĉina Teatra Grupo de Pekina Opero sinjoro Yu Kuizhi opinias, ke altiro de junaj aprecantoj estas pli grava:

"Por disvolvi kaj disvastigi arton, kulturo de artaj heredantoj estas grava kaj altiro de aprecantoj estas pli grava. Konkrete dirite, homoj, kiuj estas malpli ol 35jaraj, ne multe komprenas la pekinan operon. Kiel ni faru propagandon kaj disvastigon por ke ili iom interesiĝu pri la pekina opero, tio estas plenumenda tasko de ni.

Ĵus menciita Kun-opero <1699•Ventumilo de Persika Floro>, kiu estis prezentata en Pekino, povas esti rigardata kiel ekzemplo de kreado de tradiciaj operoj. estas verko de dramisto Kong Shangren de la dinastio Qing kaj 1699 estas jaro de verkado. La dramo rakontas sortoŝanĝojn de gejunuloj en tempo de epoko-ŝanĝo. Tiaj detaloj facile kortuŝas spektantojn.