• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-11 19:21:18    
Mirinda Somera Palaco kaj Aliaj Ĝardenoj

cri
Karaj amikoj, nun ni ekskursu al Somera Palaco situanta en la okcidenta antaŭurbo de Pekino. Ĝia konstruado komenciĝis en la jaro 1750. S-ro Gao Dawei, vicestro de administracio de tiu imperiestra ĝardeno, konigis, ke estante unu el la mondaj kulturaj heredaĵoj, Somera Palaco estas eminenta verkaĵo de ĉina hortikultura arto. Li diris:

"Somera Palaco estas brila reprezentanto de la imperiestraj ĝardenoj en Pekino, ankaŭ la plej bone konservata imperiestra ĝardeno."

La Somera Palaco areas je proksimume 300 hektaroj. Krom palacaj domoj, pavilonoj, altaroj, turoj kaj similaj, en tiu ĝardeno estas ankaŭ imponaj temploj kaj idiliaj pejzaĝoj propraj de Ĉinio. Ĝi enkorpigas alian trajton de la ĉina arkitekturo pri la imperiestra ĝardeno, t.e. koncentri ĉiujn belajn pejzaĝojn en la ĝardeno, por manifesti la suverenan ideon, ke ĉiuj lokoj sub la ĉielo apartenas al la imperiestro.

La ĉefa pitoreskejo de Somera Palaco konsistas el Monto Wanshou kaj la Lago Kunming. La monto Wanshou, alta je pli ol 50 metroj, laŭforme aspektas kiel vesperto, kaj la Lago Kunming kiel persiko. Laŭ la ĉina tradicia koncepto, vesperto simbolas feliĉon kaj persiko longvivecon. Laŭ historia noto, origine la ĝardenon konstruigis la imperiestro Qianlong por celebri naskiĝtagon de sia patrino. Pro tio, la ĉina tradicia kulturo pri feliĉo kaj longvivo plene reliefiĝas en tiu ĝardeno.

Karaj amikoj, en tiu fama imperiestra ĝardeno troviĝas multaj mirindaj pejzaĝoj. Nun ni prezentu du el ili.

La Longa Koridoro, longa je 728 metroj, estas la monde plej longa koridoro kaj enlistigita en "Guinness Mondajn Rekordojn". En la koridoro vidiĝas multe da koloraj pentraĵoj temantaj pri antikvaj tradiciaj rakontoj kaj mitoj. La serpentumanta Longa Koridoro en-ĉenigis la vidindaĵojn de la tuta ĝardeno, pro tio la koridoro portas la alinomon: "senvoĉa ĉiĉerono de Somera Palaco".

La saman renomon ĝuas la granda teatro Deheyuan, kiu estas la plej granda antikva teatro de Ĉinio ekzistanta ĝis nun. La teatro, alta je 21 metroj, havas tri etaĝojn. Projektisto lerte aranĝis la teatron, en kiu troviĝas ne nur elevatoro de dekoroj, sed ankaŭ instalaĵo por konduki akvon sur la scenejon laŭ bezono de prezentado. Brita turisto s-ino Joanna Maskell diris:

"Certe interese estas spekti aktoradon ĉi tie. En tiu ĉi teatro videblas multaj mirindaĵoj, kiuj donas profundan impreson al ni."

Karaj amikoj, nun ni lakone konigu al vi alian faman imperiestran ĝardenon, kiu nomiĝas Yuanmingyuan, situanta ne malproksime de Somera Palaco. Ankaŭ Yuanmingyuan estis unu el la plej ŝatataj kasteloj de imperiestroj de la dinastio Qing. Bedaŭrinde, en la jaro 1860, tiu ĝardeno estis barbare forrabita kaj forbruligita de la koalicia armeo de Britio kaj Francio, kaj fariĝis ruino. Pekinano fraŭlino Han Ning diris:

"Ŝajnas al mi, ke kompare kun Somera Palaco, la ĝardeno Yuanmingyuan estas pli sorĉa. Kvankam ĝi nun estas ruino, tamen rigardante ĝin, oni vole ne vole ekpensis pri ĝia originala pompeco, kaj ĝiaj restantaj partoj ravas ĉiun vizitanton, malgraŭ ke ili jam ruiniĝis."