• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 10:38:51    
Labora estrarkunsido en Roterdamo

cri
La Estraro de UEA havis tre intensan laborkunsidon en Roterdamo en la semajnfino de la 31-a de marto ĝis la 2-a de aprilo. Ĉiuj sep estraranoj kaj la observantoj de TEJO kaj ILEI partoprenis en la kunsido, kiu diference de la antaŭaj Roterdamaj kunsidoj de la pasintaj 20 jaroj ne okazis en ĉambro Zamenhof sed en ĉambro Kanado, kie nun ankoraŭ troviĝas Biblioteko Hector Hodler. La ĝisnuna konferenceja ĉambro Zamenhof estas intertempe rekonstruita kaj post la baldaŭa instalo de ŝrankoj la biblioteko translokiĝos tien. Ĉambro Kanado estos kunigita kun la apuda Aŭstralio por formi novan, divideblan konferencejon, kiu krom kunsidoj donos lokon ankaŭ por diversaj klerigaj aranĝoj. Ke post longa planado la rekonstruado en la oficeja domo komencis realiĝi, la estraranoj konstatis kun evidenta ĝojo.
Kialoj por kontento ne mankis ankaŭ en la kunsido mem. Precipe ĝojiga estas la evoluo de la membraro, kiu pasintajre kreskis por la tria sinsekva jaro. UEA havis 6107 individuajn membrojn, kio superis per 251 la nombron en 2004. La aligitaj membroj nombris 12253, kun kresko de 105. Apartan laŭdon ricevis TEJO pro la rimarkinda plimultiĝo de junaj membroj. Parte pro la kreskintaj kotiz-enspezoj sed ankaŭ pro aliaj faktoroj lige kun celkonscia mastrumado, la resanigo de la Asocia ekonomio donis pli bonajn fruktojn ol oni antaŭvidis ĉe buĝetado. La spezokonto de 2005 ne jam definitiviĝis, sed certas, ke pasintjare la negativa saldo restis sub 15000 eŭroj. La buĝeto atendis, ke la elspezoj superus la enspezojn per 37000 eŭroj. Por la nuna jaro la buĝeto, aprobita en Vilno, antaŭvidas minuson de 8750 eŭroj, dum por 2007 la Estraro proponas al la Komitato buĝeton kun negativa saldo de 5000 eŭroj. En buĝeto kun sumaj elspezoj de 453000 eŭroj tio praktike jam signifas ekvilibron.
Multe da tempo oni dediĉis al la preparoj de la 91-a UK en Florenco. La Konstanta Kongresa Sekretario povis raporti, ke malgraŭ nekutime grandaj malfacilaĵoj, precipe por trovi malpli kostajn loĝeblecojn en tiu turisme furora urbo kun ĝenerale alta preznivelo, la organizado progresas laŭplane. La aliĝado progresas bone: dum la kunsido estis registrita jam la 1700-a kongresano, kio signifas, ke post Pekino kaj Vilno, ankaŭ en Florenco kunvenos UK kun pli ol 2000 aliĝintoj. Kvankam la programo ankoraŭ ne estas preta, unu novaĵo en ĝi jam estas certa, nome Movada Foiro lige kun Interkona Vespero, en kiu ĉiaspecaj asocioj kaj movadaj instancoj povos prezenti sian agadon. Apud la prelegoj de Internacia Kongresa Universitato okazos ankaŭ tri kursoj de AIS.
Ĝenerale malmultaj decidoj de la kunsido povas jam esti raportataj. Kelkajn oni publikigos nur en la UK kaj multaj aliaj ankoraŭ ne estis maturaj por decido, sed ili povos esti deciditaj nur pli poste aŭ la decidojn faros la Komitato. Al la kompetento de la Komitato apartenas i.a. decido pri aliĝoj de landaj asocioj kaj kontraktoj kun fakaj asocioj. En ambaŭ kategorioj la Komitato ricevos almenaŭ po unu peton.
En la diskutoj leviĝis ankaŭ kelkaj ideoj pri la festado de la 100-jara jubileo de Universala Esperanto-Asocio en 2008. Kvankam formala decido ne estas farita, la nuna hejmurbo de UEA, Roterdamo, plej verŝajne tiam gastigos UK. Oni esploros la eblecojn de taŭga aranĝo en la naskiĝurbo de la Asocio, Ĝenevo, laŭ la modelo el 1998, kiam la 90-jariĝon de UEA oni festis per komuna seminario kun la tiea Oficejo de la Alta Komisiito de UN pri Homaj Rajtoj. Parto de la preparoj por la jubileo estos ankaŭ baldaŭa relanĉo de la kampanjo por kandidatigi UEA por la Nobel-pacpremio.
Lasta ŝanĝo:
2006-04-08
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=232
starta paĝo :: enhavo :: kontaktu nin