• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 14:36:51    
Kolorriĉa vento el Guizhou

cri

En la 28-a kaj 29-a de aprilo en Pekino, prezentota estos "Kolorriĉa Vento el Guizhou", granda nacia kant-danco preparita de Guizhou, sudokcidenta provinco de Ĉinio. Tio ja estas komenco de la 6-a "Rendevuo en Pekino".

Laŭ konigo, "Rendevuo en Pekino" estas ŝtatnivela sinteza internacia arto-bankedo de Ĉinio. Ĉijare pli ol 50 artaj grupoj el pli ol 20 landoj kaj regionoj sinsekve faros prezentadon en unu monato. Inter ili, "Kolorriĉa Vento el Guizhou" estos prezentata 3 fojojn en Tianqiao-Teatrejo en la 28-a kaj 29-a de aprilo.

Reĝisoro Ding Wei konigis, ke "Kolorriĉa Vento el Guizhou" estas kun speciala karakterizo en muziko, danco, spoto kaj aranĝo. Komponistoj enmiksis modernan ideon kun originaj elementoj de nacia danco kaj kanto. Triono de verkoj estis plibonigitaj surbaze de komponado de antaŭuloj de Guizhou. Tiuj verkoj tenas nacian guston kaj samtempe estis refoje komponitaj kun modaj elementoj.

"Kolorriĉa Vento el Guizhou" estas perfekta reprezento de multkultura riĉfonto en Guizhou. Inter ili, nacia kostumo de Guizhou estas grava por bona prezentado de la programero. "Kolorriĉa Vento el Guizhou" prezentas al ni kolorriĉan kostuman kulturon de Guizhou. La alia brila punkto de la programero estas tio, ke oni plene utiligas altan sciencteknikan rimedon kaj avangardajn instalaĵojn, kaj kreas medion de natura monto kaj akvo en Guizhou.

Li Jun, propaganda estro de Guizhou-provinco, opiniis, ke "Kolorriĉa Vento el Guizhou", kiel simbola kultura marko, jam fariĝis grava nomkarto de Guizhou. Guizhou konservas specialan originon de multaj naciaj kulturoj, kio estas neelĉerpebla fonto de arta komponado. Nacia kulturo ankaŭ estas kulturo de la mondo. "Kolorriĉa Vento el Guizhou" sinsekve estis prezentita pli ol 100 fojojn kun pli ol 100 miloj da homfojoj de spektantoj post ĝia sukcesa prezentado en Guiyang en la 1-a de pasintjara oktobro. La programero ĉijare partoprenos en la 3-a Tutlanda Naciminoritata Arta Prezentado, la 8-a Ĉina Arta Festivalo kaj Internacia Muzika kaj Danca Festivalo en Pekino. Ĝi samtempe klopodas por eniri en "Elitajn Programerojn de Ŝtata Sceneja Arto" kaj eksteran kulturan interfluon. Nacia kultura arto certe estos disvastigita en- kaj ekster-lando.