• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 15:36:13    
Provinco Zhejiang unuafoje disdonis al taiwan-aj komercistoj negocan licencon de individua komercisto

cri
La 3-an de aprilo, la urbo Yiwu, fama komerca urbo de la ĉina provinco Zhejiang, unuafoje disdonis al 10 taiwan-aj komercistoj negocan licencon de individua komercisto. Tio ankaŭ estas la unuafoja disdono de la provinco Zhejiang.

En marto de la kuranta jaro, la registaro de la urbo Yiwu publikigis 'registran provan metodon pri peto de taiwan-aj komercistoj pri individua komercisteco en Yiwu', permesis, ke kiam taiwan-aj loĝantoj petas esti individua komercisto en Yiwu, ili ne bezonas ekzamenon kaj sankcion de eksterkapitala administra fako, sed povas rekte fari registron.

Taiwan-a komercisto sinjoro Fang Wanjin, kiu faris negocon en Yiwu jam 8 jarojn, la unua ricevis licencon. Li ĝoje diris: "Ricevinte la licencon, mi havas la senton de samhejmano."

En 1990 sinjoro Wan Fangjin faris investon en la ĉeftero, en 1998 li kreis sian entreprenon en Yiwu. Krom la entrepreno li havas sian budon en la ĉina komercaĵa centro en Yiwu. Sed sen komerca licenco, li ne povas rekte labori pri la negoco de importado kaj eksportado.

Sinjoro Fang Wanjin sciigis nin: "Vidante tion, ke hongkong-aj kaj aomen-aj loĝantoj ĝuis bonaĵon de 'aranĝo pri establigo de pli intimaj rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter la ĉeftero kaj Hongkong kaj tio inter la ĉeftero kaj Aomen', hongkong-anoj kaj aomen-anoj povas akiri negocan licencon de individua komercisto kaj fari negocon en Yiwu, ni tre enviis tion."

En la ĉina komercaĵa centro de Yiwu, troviĝas 400 mil malgrandaj komercaĵoj, la jara negoca sumo estas preskaŭ 30 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj la ĉina komercaĵa centro de Yiwu diverĝas tra multaj landoj kaj regionoj de la mondo.

Antaŭe, ĉinaj lokoj Fuzhou, Xiamen, Quanzhou kaj aliaj de la provinco Fujian jam disdonis al taiwan-aj komercistoj negocan licencon de individua komercisto. Ellaborante la provan metodon, la registaro de la urbo Yiwu referencis difinon pri taiwan-aj kaj aomen-aj individuaj komercistoj en la 'aranĝo pri establigo de pli intimaj rilatoj ekonomiaj kaj komercaj inter la ĉeftero kaj Hongkong kaj tio inter la ĉeftero kaj Aomen', ankaŭ agmanieron de Fuzhou, Xiamen kaj Quanzhou.

Sinjoro Zhang Jixiong, estro de asocio de taiwan-aj komercistoj en Yiwu, sciigis raportiston, ke taiwan-aj komercistoj, kiuj faras negocon en Yiwu, multe laboras pri eksterkomerca negoco, pro seneco de negoca licenco, ili ne havis la eksportan rajton de propra negoco, tial ili nur dependas de aliaj eksport-importaj korporacioj, tio do estas nek oportuna nek sekura. Sinjoro Zhang Jixiong diris, ke nun kun licenco taiwan-aj komercistoj sentas sekurecon, tio stimulos pli multajn taiwan-ajn komercistojn fari investon en Yiwu.