• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 16:58:37    
En Karaĉio de Pakistano okazis serioza eksplodiga evento

cri

La 11-an de aprilo en iu religia kunvenejo de la havenurbo Karaĉio, suda Pakistano, okazis eksplodiga evento. Vespere de la sama tago pakistana ministro pri internaj aferoj Aftab Ahmed Sherpao proklamis, ke en la evento almenaŭ 55 personoj mortis kaj pli ol 100 vundiĝis.

La 11-a de aprilo estas la naskotago de la profeto Mahometo de Islamo. Tiutage la tuta lando de Pakistano feriis kaj diverslokaj popolanoj okazigis diversajn kunvenojn kaj paradojn por celebri tiun ĉi feston. En la parko Nishtar en la centro de Karaĉio, miloj da homoj partoprenis en la celebra aktivado organizita de la loka sunaisma partio Jamaat Ahli Sunnat. Je ĉirkaŭ la 7-a horo vespere, kiam la celebra aktivado estis baldaŭ finiĝonta, okazis furioza eksplodo. La eksplodo kaŭzis morton kaj vundiĝon de multaj homoj. Post la eksplodo la loka polico tuj venis al la loko por fari savadon kaj la vunditoj estis rapide senditaj al la proksimaj hospitaloj.

Pro tio, ke estas la religia festo por la sunaismaj moslemoj tiutage, la eksplodiga evento vekis indignon de la popolanoj. Laŭ la lokaj vidintoj, post kiam oni informiĝis pri la eksplodiga evento, kelkaj personoj forbruligis vendejojn kaj frakasis aŭtojn. Nuntempe la loka polico jam plene regis la situacion en Karaĉio kaj plifortigis la sekurigajn rimedojn. La registaro de la provinco Sindh, al kiu apartenas la urbo Karaĉio, avizis, ke oni portempe ĉesigu ĉiajn memorigajn aktivadojn en aliaj urboj de la provinco.

Nelonge post la okazo de la eksplodiga evento pakistanaj prezidento Pervaiz Musharraf kaj ĉefministro Shaukat Aziz respektive publikigis deklaron, forte kondamnante tiun ĉi eventon. En siaj deklaroj ili esprimis doloran funebron al la viktimoj kaj profundan konsolon al la familianoj de la viktimoj. Ili ankaŭ postulis al la kuracaj departementoj liveri plej rapidan kaj necesan kuracadon por la vunditoj kaj al la polico, ke ĝi tuj komencu plenampleksan enketadon por puni la krimulojn laŭleĝe. Samtage pakistana ministro pri internaj aferoj Aftab Ahmed Sherpao esprimis, ke antaŭ la eksplodiga evento la polico ne ricevis ian ajn informon aŭ telefonan minacon. Laŭ unuapaŝa enketado, la loka polico de Karaĉio opinias, ke ĉi-foja evento estis suicida eksplodigo.

Karaĉio estas granda havenurbo kun 1,6 miliono da loĝantoj. Pro historio, geografia pozicio kaj aliaj kialoj, la loĝantara konsisto estas relative komplika. En la lastaj jaroj okazis pluraj terorismaj atakoj en la urbo. Ĝis nun neniu individuo aŭ organizo deklaris respondecon pri la evento okazinta en la 11-a de aprilo.