• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-12 21:11:54    
Aŭto-vetura Vojaĝo en Ĉinio

cri
Ni prezentu al vi du itinerojn de la aŭto-vetura vojaĝo en Ĉinio, t.e. la itinero de Pekino al Ŝanhajo kaj la itinero de Pekino al Xi'an. Nun ni petu s-ron Guo Wenbin, unu el respondeculoj de la ĉina Internacia Turisma Servo, konigi al vi. Li diris:

"La tiel nomata aŭto-vetura vojaĝo signifas, ke oni faras vojaĝon en Ĉinio veturante per aŭtoj, kaj la konstruado de multaj stradoj kreis bonajn kondiĉojn por tio. Ni aranĝis du itinerojn. Unu el ili startas el Pekino kaj finiĝas en Ŝanhajo, preterpasante municipon Tianjin, la monton Taishan, urbojn Qufu, Xuzhou kaj Suzhou, kaj la vojaĝo daŭras 12 tagojn. La alia itinero startas el Pekino kaj finiĝas en Xi'an, preterpasante urbojn Baoding, Handan, Anyang, Zhengzhou kaj Luoyang, la mont-gorĝon Sanmen kaj fine la urbon Xi'an. La vojaĝo daŭras 9 tagojn.

S-ro Gao diris, ke nuntempe, la akcepta servo en urboj kaj pitoreskejoj situantaj laŭ stradoj pli kaj pli perfektas, kaj la vojaĝo veturante en bone instalitaj busoj estas sufiĉe komforta.

Fraŭlino Gao Feifei, ĉiĉerono de la ĉina Internacia Turisma Servo, diris, ke la aŭto-vetura vojaĝo en Ĉinio tre plaĉas al alilandaj turistoj, ĉar tiu maniero ebligas al ili pli bone apreci naturajn pejzaĝojn laŭlonge de la itinero. Tiu efiko estas neatingebla de la vojaĝo en aviadilo. De la lastaj du jaroj, fraŭlino Gao ĉiam servas kiel ĉiĉerono por la aŭto-vetura vojaĝo sur la itinero inter Pekino kaj Ŝanhajo. Prenante tiun itineron kiel ekzemplon, ŝi parolis pri avantaĝo de la aŭto-vetura vojaĝo. Ŝi diris:

"Ĝenerale, turistoj interesiĝas pri antikvaj konstruaĵoj kaj kulturaj relikvoj. En Pekino ili ĉefe emas viziti Imperiestran Palacon, Grandan Muron; en Qufu, ĉefe la Konfucean Domon kaj Konfucean Arbaron; en Xuzhou, ĉefe la antikvajn tombojn de la dinastio Han; kaj en la ĉina internacia metropolo Ŝanhajo, ili emas fari ĉefe la butikumadon kaj gustumadon de diversaj frandaĵoj. Ĉio ĉi estas tre alloga por turistoj."

La alilandaj turistoj ĝenerale kutimas elekti Pekinon kaj Ŝanhajon kiel turismajn cellokojn kaj rekte aviadile flugi al tiuj du grandaj urboj. Se ili ne partoprenos en la aŭto-vetura vojaĝo, ili ĝenerale ne atingos Qufu kaj Xuzhou. Tamen fakte tiuj du lokoj estas tre vizitindaj. Qufu estas la hejmloko de Konfuceo, ĉina fama pensisto de antaŭ pli ol 2 mil jaroj, kaj tie troviĝas multaj antikvaĵoj rilate al li. Simila estas ankaŭ la urbo Xuzhou. Fraŭlino Gao diris, ke ĉiufoje kiam ŝi kondukis gastojn viziti tiujn antikvajn templojn kaj tombojn, ili estis tre emociataj. Kiam la buso veturis de unu stacio al la sekvanta stacio, gastoj ofte esprimis admiron al naturaj pejzaĝoj aperantaj ambaŭflanke. Tiam ŝi ofte petis la ŝoforon haltigi la veturadon kaj lasis gastojn elaŭtiĝi por fari fotadon kaj spektadon.