• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-13 08:25:56    
Eksterordinara Verkistino

CRI
Kara retleganto, ni malmulte konigis verkistinojn. Fakte pro tio, ke en la historio de la moderna literaturo de Ĉinio malmultaj el la milda sekso sin dediĉis al verkado. Nur en la lastaj jaroj, pli kaj pli, dank' al la reformado kaj malfermo, projektitaj de la forpasinta gvidanto Deng Xiaoping.

Jen unu el la tre malmultaj verkistinoj en la komenca periodo de post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko – Ru Zhijuan, naskita en Ŝanhajo, 1925. Infanece ŝi vivis iam en orfejo. En 1943 ŝi aliĝis al Nova Kvara Armeo kaj fariĝis aktorino. Post la jaro 1945, ŝi funkciis sinsekve kiel estrino de prezenta trupo kaj vicestrino de verkada grupo. Julie de 1955, ŝi transposteniĝis al la Ŝanhaja Filio de la Asocio de Ĉinaj Verkistoj kaj fariĝis redaktorino de "Wenyi Yuebao" (Literatur-arta Monat-gazeto). En 1958 aperis ŝia elstera novelo "Lilio", kiu elvidigis ŝiajn eksterordinarecon kaj apartan talenton kaj tiom favoris, ke post malpli ol 2 jaroj (en 1960), oni faris el ŝi profesian verkistinon. Ĝis 1966 publikiĝis pli ol 20 noveloj. Dume ŝi verkis ankaǔ raportaĵojn, prozaĵojn, eseojn, poemojn kaj filmajn scenarojn.

Ŝia plej granda sukceso kuŝas en noveloj; ŝia eksterordinara stilo sin tredas tra verkado de noveloj, kiuj povas esti dividataj en 2 kategoriojn – tiun pri vivo en militaj jaroj, precipe en la Liberiga Milito de 1945 ĝis 1949; kaj tiun pri homoj kaj aferoj en la periodo de la socialisma konstruado.

La plej okulfrapa karakterizaĵo de la noveloj de Ru Zhijuan estas tio, ke anstataǔ pozitive priskribi torenton kaj ondegon de la vivo, ŝi prenis nur onderon aǔ kelkajn gutojn kaj faris subtilan kaj delikatan prilaboradon. Formiĝo de ĉi tia eksterordinareco suferis procezon. En siaj fruaj verkoj ŝi provis pozitive priskribi ardan batalon, ekzemple en "Onjo Guan" ŝi klopodis vidigi noblan spiriton kaj grandan heroecon de partizana patrino, tamen ŝi neglektis bone pentri karakteron de la heroino, absorbate en detala rakontado pri batalo. Ŝi do koncentris sian energion al priskribado de homaj rilatoj kaj ŝanĝiĝo de spirita mondo kaj per tio vidigis realan fizionomion kaj epokan metamorfozon. La apartaj observado kaj priskribado de la vivo pli kaj pli evidentiĝis en ŝiaj diversatemaj verkoj. Anstataǔ emocie rakonti batalon kiom kaj kiom arda kaj per tio elstarigi brilan figuron de heroo, ŝi donis sian forton al priskribado de amikeco inter kamaradoj de la popola armeo (ekzemple en novelo "Inter Kamaradoj"), aǔ de osto-karne intima rilato inter la armeo kaj popolo (en "Lilio").

Tiel estas ankaǔ en noveloj de Ru Zhijuan pri la nova socialisma vivo. Ŝi neniam pozitive priskribis drastan luktadon inter la 2 klasoj kaj inter la 2 vojoj, sed vidigis ondon levitan de batalo el kontraǔdiro inter geedzoj ("Varmeta Printempo"), inter patrino kaj filo (en "Laǔdezire" kaj "Etapo"), inter bopatrino kaj bofilino (en "En Horto"), inter bofratinoj (en "Bofratinoj") kaj inter kamaradoj (en "Kvieta Akuŝejo"), pri tio, kiel oni, adiaǔante malnovajn objektojn, marŝas al nova celo. Psika lukto troviĝas en multaj el ŝiaj verkoj, en kiuj ŝi malkovris, paŝo post paŝo, fundamentan enhavon de la procezo de ilia kreskado. Kompreneble, estas socia faktoro akcelanta batalon en la menso kaj ŝanĝiĝon de penso. Tiamaniere ĉiu ondopetalo de la vivo kaj ĉia ruliĝo de kontraǔdiro portas kun si antaǔen klaran trajton de la epoko, farante refrakton en la epoka fluego, kun poezia reflekto.

La aǔtorino atenteme faris fosadon ĝis la fundo de la animo, laǔ iu ajn punkto, anstataǔ doni vastecan priskribon de penso kaj karaktero – jen alia karakterizaĵo. En sia artikolo "Epokaj Spuroj" (Epilogo por novela kolekto "Lilio") ŝi diris, "Ĉi tiuj virinoj kaj viroj, maljunaj kaj junaj, estantaj nek heroaj sur ondego aǔ en ŝtormo, nek famaj kun perfekteco kaj giganteco, reale vivas, efektive iras de respektiva startopunkto, klopodante sekvi la epokajn paŝojn". Ĝuste tiel ŝi kaptis respektivajn partaĵojn en la karaktero, ligis ilin kun medio kaj travivaĵo, elfosis grandan revolucian aktivecon, kaŝitan en ilia koro, klarigis socian kaj historian kaǔzojn de ilia progresado kaj faris, ke ŝanĝiĝo de tiuj ordinaruloj en vivsorto kaj spirita fizionomio spegulu la grandan metamorfozon en la epoko.

Onjo He en la novelo "Laǔdezire" havas ŝancon kaj kondiĉon por ĝui senfaran feliĉon en la maljuneco, tamen ŝi deziras fari kontribuon. Ŝi do partoprenas en produkta grupo de strato. Unuafoje ricevante salajron ŝi amare rememoras, ke antaǔ 25 jaroj, donante al ŝi neniom da salajro, kapitalisto ŝin maldungis. Ĉi-foje ŝia filo ne komprenis nek subtenis ke ŝi, anstataǔ ĝui la feliĉan maljunecon, iras al strato por laboro. Kiel li povus percepti, ke lia patrino sentas kaj gloron kaj fieron kaj veran feliĉon pro la laboro kaj kontribuo... La aǔtorino subtile priskribis diversajn sentojn de Onjo He.

Tre fama kaj preskaǔ unika la subtileco, reganta en la verkoj de la eksterordinara verkistino. Oni eĉ okazigis simpozion pri la stilo de Ru Zhijuan en la verkado. Kaj, kvazaǔ herede, ŝia filino Wang Anyi fariĝis ne malpli fama verkistino.