• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-13 13:54:10    
Ĉina printempa tekstila ekspozicio

cri

En la lastaj jaroj rapide disvolviĝis ĉina tekstila kaj vesta fakoj, multaj produktoj estas ŝatataj de ĉinaj kaj fremdlandaj konsumantoj. Sed vi eble ne scias, ke en ĉiujara printempo en Pekino, ĉina tekstila rondo okazigas serion da tekstilaj ekspozicioj. Se vi bezonas aĉeti tekstilaĵojn, ĉi tiuj ekspozicioj povas liveri al vi sufiĉajn informojn kaj vi povas elekti kontentigajn produktojn en la ekspozicioj. Karaj aŭskultantoj, nun ni babilu kun vi pri la printempaj tekstilaj ekspozicioj.

La 26-an de marto en Pekino, inaŭguriĝis Ĉina Internacia Fasonvesta Semajno, kiu estas nomita 'ventoflago' de ŝanĝiĝo de ĉina vesta merkato, ĉi tiu semajno malfermis preludon de printempaj tekstilaj ekspozicioj. En la semajno, modeloj elmontris plej freŝajn fasonvestojn, desegnitajn de enlandaj kaj fremdlandaj desegnistoj. Laŭ ĉi tiuj fasonvestoj, vi povas kompreni internacian popularan tendencon de fasonvestoj en la estontaj 2 jaroj. La koloroj ruĝa, oranĝa, rozeta, blanka kaj ora estas modaj por virina vesto; vira vesto kun brila koloro estos furora.

En la fasonvesta semajno, la korporacio kun la marko "Ruĝa Ĉin-abio" montris pli ol centojn da diversstilaj viraj vestoj. Konigante la trajton desegnistino de la marko sinjorino Zhao diris:

"Mi kombinis diversstilajn elementojn, ekzemple mi kombinis kotonon kaj lingazon, la kolizio de diferencaj elementoj povas naski malsaman efikon. Desegnante libertempan veston, mi uzis multe el metieco de ortodoksa kostumo kaj farante desegnadon al ortodoksa kostumo, aplikis teknikon el fasonado de libertempa vesto. Laŭ mi, vestado devas esti diferenca."

En la internacia fasonvesta semajno vi povas kompreni popularan tendencon en la estonteco, do en la Ĉina Internacia Vesta kaj Ornama Foiro, okazanta en la sama tempo de internacia fasonvesta semajno, vi povas vere sate naĝi en la vesta maro. En la foiro de la kuranta jaro, kolektiĝis miloj de vestaj markoj el 18 landoj kaj regionoj.

Sinjorino Chen Shuyuan, speciala asistantino de ĝenerala direktoro de la grupo Oudifen, ĉina fama entrepreno de subvesta rondo, sciigis raportiston, ke miloj da specoj de subvestoj kun la marko Oudifen estis ekspoziciiataj en la foiro, interalie multaj specoj estas ŝatataj de ĉinaj kaj fremdlandaj konsumantoj.  

"Iuj niaj mamzonoj posedas la funkcion de for-transruĝa radio kaj povas akceli sangan cirkuladon. Niaj produktoj ofte estas tute venditaj."