• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-13 16:43:07    
Ligo de Arabaj Landoj faris gravan paŝon por stabiligi irakan situacion

cri

La 12-an de aprilo en Kairo, la Komisiono de Eksteraferaj Ministroj pri la iraka problemo de la Ligo de Arabaj Landoj okazigis kunvenon, celante ellabori komunan strategion de la Ligo de Arabaj Landoj pri la iraka problemo, aktive antaŭenpuŝi la stagnintan politikan procezon de Irako, akceli la realigon de la tutlanda nacia paciĝo en Irako kaj pluapaŝe fortigi la rolon de la Ligo de Arabaj landoj rilate la irakan problemon.

Tiu ĉi kunveno estis okazigita en la fono de serioza malboniĝo de la sekureca situacio, furioziĝo de la konfliktoj inter diversaj sektoj en Irako kaj ankaŭ tio, ke la nova registaro de Irako ankoraŭ ne glate naskiĝis. Laŭ la antaŭa aranĝo, Irako, kiel unu el la 10 membroj de la Komisiono de Eksteraferaj Ministroj pri la iraka problemo de la Ligo de Arabaj Landoj, devis sendi sian ministron pri eksteraj aferoj Hoshyar Zebari al la kunveno. Nelonge antaŭ la kunveno en Irako refoje okazis la evento, ke ŝijaisma moskeo estis atakita. Pri tio egipta prezidento Hosni Mubarak publikigis parolon, opiniante, ke jam komenciĝis la interna milito de Irako. Neatendite tiu ĉi parolo de Hosni Mubarak kaŭzis fortan malkontenton de la iraka flanko. Pro tio Irako ne sendis reprezentanton al la kunveno. Tial al ĉi-foja kunveno pri la iraka problemo mankis "ĉefa rolo", kiu devis ĉeesti.

Pro tio, ĉi-foja kunveno de eksteraj ministroj esprimis en sia deklaro, ke la okazigo de ĉi-foja kunveno estis decidita de la pinta konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj okazinta en sudana ĉefurbo Kartumo en la fino de la pasinta marto. La deklaro esprimis profundan bedaŭron pro tio, ke Irako ne ĉeestis al ĉi-foja kunveno, en kiu oni diskutis pri antaŭenpuŝo de la irakaj politika procezo kaj nacia interpaciĝo fare de la arabaj landoj. En la gazetara konferenco okazinta post la fermiĝo de la kunveno, ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Mussa esprimis, ke la Komisiono de Eksteraferaj Ministroj pri la iraka problemo de la Ligo de Arabaj Landoj en iu ajn tempo okazigos kunvenon pri la iraka problemo laŭ la situacio kaj li esperas, ke tiam Irako sendu delegacion al la kunveno.

Malgraŭ tio, la periferiaj landoj de Irako, kiaj Saudi-Arabio, Sirio, Jordanio kaj Kuvajtio, kaj la proksimaj landoj Barejno kaj la Federacio de Arabaj Emirlandoj, la prezidanta lando de la lasta pinta konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj Alĝerio, la prezidanta lando de ĉi-foja pinta konferenco de la Ligo de Arabaj Landoj Sudano, kaj la gastiganta lando de ĉi-foja kunveno Egiptio ĉiuj sendis siajn ministrojn pri eksteraj aferoj al la kunveno kaj atingis kelkajn gravajn komunajn konojn. La lasta deklaro publikigita de la kunveno emfazis, ke Irako devas kiel plej plej frue organizi novan registaron kaj okazigi la konferencon pri nacia interpaciĝo. En la gazetara konferenco ĝenerala sekretario de la Ligo de Arabaj Landoj Amr Mussa emfazis, ke Irako nun troviĝas en la grava periodo de turniĝado. La arabaj landoj devas doni pli grandan subtenon.