• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-13 16:43:44    
Kunlabori kune, akceli sanon plu

cri
Ĉi-jare, la ĉefa temo de la Internacia Higiena Tago estas "Kunlabori kune, akceli sanon plue". Bonvole aŭskultu la specialan programeron pri ĝi.

Ĉiuj scias, ke la higiena problemo ĉiam estas ege grava en la ĉiu taga vivo de popolanoj. Higiena kutimo de popolo grande influas popolon mem, eĉ ilian vivecon. Ni, ĉiuj vivas en la granda socio, kaj la loĝkvartaloj, kie ni loĝas, estas malgrandaj socioj. Kiu beligas kaj purigas niajn loĝkvartalojn? Kiu babilas kun la solecaj maljunuloj kaj feliĉigas ilin? Vidante la okupiĝajn figurojn, vi eble scias la respondon de la demandoj. Jes, la homoj de la komitato de loĝkvartalo faras tiujn laborojn kaj ĉiam ludas gravan rolon en nia ĉiu taga vivo. Ekzemple, ili kunaranĝas la rilatojn inter loĝantaro kaj loĝistiko, deklaras informojn, kiuj utilas al la loĝantoj, organizas medicinan kurson pri prevento de malsanoj, speciale por maljunuloj, okazigas ekskursojn kaj tiel plu. Kvankam tiaj aferoj verŝajne estas ne gravaj, tamen se ili ne farus tiujn aferoj por ni, nia ĉiu taga vivo palus.

Iuj fremdlandaj amikoj, kiuj jam vizitis aŭ ankoraŭ ne vizitis Ĉinion volas scii la higienan stato de nuna Ĉinio. Okaze de la Internacia Higiena Tago, ili volas scii, kiel la ordinaraj homoj vivas en Ĉinio post la terura sarso. Ja pro tio, mi intervjuis sinjorinon Bie Lanna, la sekretario de komitato de Yongle-loĝkvartalo, unu el la ordinaraj loĝkvartaloj de Pekino. Ŝi diris:

"Antaŭe, en ĉiuj loĝdomegoj troviĝis rubpasejoj, kiuj trairis la tutan domegon. Tiuj rubpasejoj povis vastigi virusojn grandamplekse. En la sarsa periodo, por eĥi la alvokon de la registaro, nia komitato de la loĝkvartalo uzis kalkon al ĉiuj rubpasejoj en ĉiuj etaĝoj por fari antisepson. Poste ni velde fermis la ferajn pordetojn de la rubpasejoj. La loĝantoj devas forĵeti la rubojn en la rubbarelon apud ĉiuj loĝdomegoj. En la komenco, ili ne alkutimiĝis. Ĉar la loĝdomegoj estas altaj kaj estas ne oportune por la loĝantaro kunporti la rubojn al la korto de kvartalo kaj forĵeti la rubojn. Sed por la sano de si kaj siaj najbaroj, la loĝantoj senkondiĉe obeis la ordonon kaj nun, ili jam alkutimiĝis al tio."

Krom tio, la laborantoj de la komitato de loĝkvartalo ankaŭ disdonis antisepsan akvon al ĉiuj respondeculoj de diversaj loĝdomegoj kaj la respondeculoj disŝprucigis la antisepsan akvon ĉiutage. En la loĝkvartalo Yongle, troviĝas dekoj da loĝdomegoj. Ja pro tio, ekzistas kelkaj loĝistikaj organizoj en la loĝkvartalo. Kutime, ili nur purigas siajn domegojn, sed ne zorgas la spacojn inter domegoj. Tiam la komitato de la loĝkvartalo ĉiam organizis siajn laborantojn kaj la loĝantojn purigi la nezorgitajn lokojn senpage. Tiaj agadoj de la komitato de loĝkvartalo garantias la purecon de loĝmedio al ni.

Laborantoj de la loĝkvartala komitato konsistas ĉefe el mezaĝulinoj kaj ili estas elektitaj de loĝantaro mem. Kutime, la laborantoj estas emociplenaj kaj bone konas la loĝkvartalon kaj la loĝantaron. Ja pro tio, iliaj laboroj iom facile efikas. Sinjorino Bie Lanna laboras en la komitato jam pli ol 5 jarojn kaj ŝi bone konas la loĝkvartalon. Ŝi diris:

"Troviĝas multaj kapabluloj en la pensiuloj. Ekzemple, doktoro Xie. Li laboris en la milita hospitalo 301, kaj nun jam emeritas. Pro sia posteno, li bone scias la medicinajn sciaĵojn. Do la loĝkvartala komitato de tempo al tempo invitas lin fari prelegon al la maljunuloj por diri al ili la preventan manieron kontraŭ la maljunulaj malsanoj. Doktoro Xie povas trovi vian malsanecon laŭ observo al via manplato. Se li trovus ion, li diros al ili la preventan manieron aŭ proponis al ili fari plenan kuracadon en la hospitalo. Ni ankaŭ invitis la doktoron de nia loĝkvartalo fari prelegon al la mezaĝulinoj kaj maljunulinoj pri la problemoj de virina aĝŝanĝa periodo. "