Dum la rekonstruado de la antikva strato, la registaro sume investis pli ol 34 milionojn da juanoj, transloĝigis ĉirkaŭ 30 familiojn, restarigis pli ol 130 frontstratajn domojn, konstruis novajn komercajn domojn kaj riparis iujn antikvajn konstruaĵojn.
Troviĝas multaj butikoj en la strato. Norde ĉefe estas ĉiutagaj varoj, manlaboraj metiaĵoj, pentraĵoj ktp; sude, manĝaĵetoj. Qibao-teejo en la urbeto estas la ununura teejo, kie oni povas kaj trinki teon kaj rigardi operon. Tie ĉiam estas homplene.
1 2 3 4
|