• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-14 17:09:33    
Malfaciloj de mimika edukado por surdamutuloj

cri

En Ĉinio estas proksimume 20 milionoj da surdamutuloj. Ili renkontas interfluajn malfacilojn ne nur kun normalaj homoj, sed ankaŭ kun surdamutuloj, ĉar en Ĉinio la esplorado pri mimiko kaj servo per mimiko ne estas progresinta. Ne estas unuaklasa komuna mimika instrua materialo, sed male multaj "dialektaj" mimikaĵoj. Cetere mankas instruistoj, kiuj bone komprenas mimikaĵojn. Pro tio multaj surdamutuloj deziras plibonigi la mimikan edukadon. Fakuloj pri la speciala edukado apelacias ke la ŝtato difinu la specialan lingvan pozicion de mimiko kaj starigu ŝtatan esplorejon pri mimiko.

Oni montras mankojn en ĉina mimika edukado. Unue nuna mimiko ne havas sufiĉan kvanton da vortoj kaj esprimplenajn gestojn, nek sciencan gramatikan sistemon kaj kompaktan logikan strukturon. Due la frua edukado por surdamutaj geknaboj estas blanka. Laŭ statistiko publikigita de Ĉina Esplorejo pri Surdamutaj Geknaboj en 2001, proksimume 80% de la surdamutaj geknaboj ne taŭgas por akcepti aŭdo- resanigan trejnadon, ĉar por ili tiu trejna efiko estas tre malalta. Ili devas akcepti fruan edukadon pri mimiko. Trie estas blanka la interpreta kampo por surdamutuloj. Tio kaŭzas multajn malfacilojn por surdamutuloj en la vivo, ekzemple enoficiĝo, akcepto de plia edukado kaj konsultado kun kuracistoj, malaltigas la nivelon de ilia ĝuo de la komuna socia materia kaj kultura vivo, malhelpas ilian memedukadon kaj renovigon de scioj, kaj forrabas ilian fundamentan rajton por partopreni en la socia vivo. Oni deziras frue starigi vicaron de volontuloj de mimika interpretado por ĉiutempe kaj ĉiuloke servi al surdamutuloj.

Oni opinias ke la progreso de mimika esplorado multe plibonigos la edukan kaj trejnan kvaliton por surdamutuloj kaj faciligos ilian vivon.