• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-14 17:11:00    
Interpretilo por surdamutuloj

cri
Ĉu vi konas mimikon de surdamutuloj? Kiel vi faras interfluon kun surdamutulaj amikoj? Eble tio estas problemo por multaj homoj. Antaŭ nelonge la Komputa Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj elfaris mimikan deĉifran kaj sintezan sistemon, kiu povas helpi surdamutulojn "eldiri" sian deziron kaj "aŭdi" alies parolon. Tiu sistemo servas kiel interpretilo por surdamutuloj.

Jen la interparolo de nia raportiso kaj surdamuta knabino Ma Yan pere de la nomita interpretilo. Ni traduku la interparolon en Esperanton:

Raportisto: Saluton!

Voĉa sinteza sistemo: Saluton!

R: Mi ĝojas konatiĝi kun vi!

V: Same mi!

R: Kion vi ŝatas fari ĝenerale?

V: Mi ŝatas butikumi, vojaĝi kaj rigardi karikaturon.

Karaj geamikoj, ĉu vin ne surprizas la interpretilo? Tiun miraklan aparaton elfaris la Komputa Instituto de la Ĉina Akademio de Sciencoj.

Nia raportisto rimarkis ke tiu mimika deĉifra kaj sinteza sistemo konsistas el komputero kaj la interligita paro da gantoj. La sistemo unuflanke transformis la mimikojn de la surdamuta knabino Ma Yan en voĉan parolon, alifanke transformis la parolon de nia raportisto en mimikojn. Ekde Ma Yan donis mimikon ĝis la sistemo finis la deĉifradon kaj transformis ĝin en voĉon, pasis nur kelkaj sekundoj. Tio ebligis fluan interparolon al nia raportisto kaj Ma Yan.

Doktoro Chen Yiqiang, unu el la esploristoj de la sistemo, informis nian raportiston ke la miraklo de la sistemo kuŝas en tiu paro da gantoj, ŝajne ordinaraj. Se nur surdamutulo kun la gantoj donas mimikon, la mimiko povas esti interpretita kiel normala ĉina parolo.

"La plej grava karaktero de la sistemo estas ke ĝi povas tre precize bildigi la manan formon, ekzemple ĝi povas precize transformi la kurbiĝan gradon kaj etendiĝan formon de la mano en diĝitajn signojn kaj konservi ilin en komputeron, sekve la komputero deĉifras la manajn formojn kaj transformas ilin en tekston, poste en voĉon."

Sinjoro Chen konigis ke la mimikoj donitaj pere de la ciferaj gantoj povas esti "aŭdataj" ĉar ĉiu el la gantoj havas 18 progresintajn sensorajn ilojn kaj unu spuran ilon, kiuj povas laŭleĝe transformi la formon kaj pozicion de la manoj en signojn deĉifreblajn de la komputero. Tiuj iloj estas malgrandaj, tamen havas altan precizecon. Dank' al ili la sistemo povas deĉifri pli ol 5 000 mimikaĵojn. Ĝuste pro tio la mimikaĵoj de Ma Yan estis komprenitaj kaj "eldiritaj" de la komputero.

Do kiel Ma Yan komprenis la parolon de la komputero? Doktoro Chen Yiqiang konigis ke tiu procezo estas nomata kiel mimika sintezo, pli simpla ol la mimika deĉifrado.

"Nun en merkato estas multaj voĉo-deĉifraj softvaroj, kiuj povas facile transformi voĉon en tekston. Nia mimiko-sinteza sistemo kolektas homan parolon per mikrofono kaj transformas ĝin en tekston pere de voĉo-deĉifra softvaro, poste transformas ĝin en mimikon pere de tridimensiva imaginara kartona homo en la komputero."

La interpretilo inter surdamutulo kaj normala homo ĝuste tiel ludas sian rolon. La ekzameno konfirmis ke surdamutulo povas kompreni 95% de la mimikaĵoj esprimitaj de la tridimensia imaginara kartona homo. Dank' al tiu sistemo surdamutuloj povas fari ĝeneralan interfluon kun ordinaraj homoj. Laŭinforme en Ĉinio estas proksimume 20 milionoj da homoj kun aŭda obstaklo. Ili sentas multajn malfacilojn en la ĉiutaga vivo, ekzemple en deponado, konsultado al kuracisto kaj tiel plu. La sistemo sundube multe favoras ilin.

Nun la sistemo estas multekosta. La esploristoj plenforte klopodas por solvi la problemon. Unu el la esploristoj sinjorino Wang Lichun diris al nia raportisto ke la diĝita ganto estas facile difektata kaj multekosta, nun ili preparas anstataŭigi ĝin per speciala fotografilo. Tamen laŭ nuna teknika nivelo la fotografilo ne havas altan deĉifradan proporcion kiel la ganto. Do ilia venonta laboro celos altigi la mimiko-deĉifran kapablon de la fotografilo.

Kvankam la nuna "interpretilo" havas iujn mankojn, tamen ĝi liveras novan rimedon por surdamutuloj senĝene interflui kun normalaj homoj kaj egalece partopreni en la socia vivo. 16-jara knabino Tian Meng, kiu ofte ĉagreniĝas pro sia aŭda obstaklo, nun "eldiras" sian ĝojon al proksimaj amikoj pro tiu nova aparato:

"Mi nomiĝas Tian Meng. Mi estas 16-jara. Mi eĉ ne kuraĝas imagi ke la scienco kaj tekniko evoluas tiel rapide ke mia mimado povas fariĝi voĉa parolo kaj vi povas kompreni mian esprimon eĉ se vi ne scias mimikon."