• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-14 17:30:07    
Koreio kaj Usono ankoraŭ havas diverĝojn pri restartigo de 6-flanka interparolo

cri

La 13-an de aprilo, estro de la usona delegacio por la 6-flanka interparolo pri la nuklea problemo de la korea duoninsulo, usona asistanta ŝtata sekretario Christopher Hill, farante viziton en Korea Respubliko, esprimis, ke se Koreio revenos al la 6-flanka interparolo, Usono faros duflankan interparolon kun Koreio. Samtempe, estro de la korea delegacio por la 6-flanka interparolo, korea vicministro pri eksteraj aferoj Kim Kye-gwan esprimis en Tokio de Japanio, ke se Usono nuligos sian financan punon al Koreio, Koreio tuj revenos al la 6-flanka interparolo. Laŭ la publika opinio, la duflankaj pinto-kontraŭ-pintaj sintenoj montras, ke Koreio kaj Usono ankoraŭ havas diverĝojn pri restartigo de la 6-flanka interparolo kaj la financa problemo estas la plej granda obstaklo.

Post la finiĝo de la unuaperioda kunveno de la 5-a 6-flanka interparolo okazinta en novembro de la pasinta jaro, koncernaj landoj, inkluzive de Ĉinio, faris senĉesan diplomatian klopodadon por restartigi la 6-flankan interparolon, tamen ĝis nun la 6-flanka interparolo ankoraŭ ne rekomenciĝis. Usono ne volas ŝanĝi sian porpledon pri "unue forlaso de nukleo", nek la korea flanko pri sia orientilo de "samtempa agado kaj tuteca solvado". Sub tia malfavora cirkonstanco, Usono ekpraktikis la rimedon de ekonomia puno al Koreio por devigi ĉi lastan reveni al la tablo de la 6-flanka interparolo. Post frostigo de la koreaj kapitaloj en Aomen, Usono lastatempe faris regulon kontraŭ la koreaj ŝipoj. Laŭ la regulo usonanoj ne povas posedi aŭ frajti ŝipojn de Koreio, nek povas liveri asekuradon por la koreaj ŝipoj. Laŭ analizado de kelkaj amaskomunikiloj, la necedema partio interne de la usona registaro opinias, ke en la komuna deklaro de la 4-a 6-flanka interparolo Usono faris tro da cedoj. Ili postulis rehavigi pligrandan iniciativon sur la tablo de intertraktado per pli da rimedoj de financa punado.

Kial ambaŭ Koreio kaj Usono prenis tiom necedeman sintenon pri la financa problemo? Analizistoj opinias, ke tio estas ĉar Usono kaj Koreio havas malsamajn starpunktojn. La totala sumo de la koreaj kapitaloj en Aomen frostigita de Usono per la rimedo de financa punado estas 24 milionoj da usonaj dolaroj, egalanta al la sumo de unusemajna pri-energia helpado. Christopher Hill diris, ke se Koreio forlasos sian nuklean planon, ĝi ricevos pri-energian helpadon de la internacia socio. Tamen por Koreio la solvo de la problemo pri financa punado estas "granda principeca" problemo. Subiĝo al la financa punado de Usono signifas agnoski la akuzojn de Usono, kia falsado de monbiletoj, kaj meti Koreion sur pli pasivan pozicion.

Nun la financa problemo jam fariĝis unu el la ŝlosilaj problemoj pri restartigo de la 6-flanka interparolo.