• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-17 15:37:48    
Iom pri tenoro, kiu sin dediĉas por kulturi armeajn artajn talentulojn

cri

En 1970, Li Shuangjiang partoprenis en arta prezento en Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj estis atentata pro eminenta kantado de 'Pekina Odo'. Cetere li ankaŭ gajnis premion de eminenta kantisto. Poste li sinsekve kantis multajn kantojn, kiuj estis popularaj tiam. En 1973, Li Shuangjiang estis rekomendata al pekina opera ensemblo de Ĝenerala Politika Departemento de Ĉina Popola Liberiga Armeo por servi kiel tenoro. Lia kariero eniris en novan terenon.

En Pekino, Li Shuangjiang eniris en prosperon de sia arta kreado kaj faris sonbendon de granda nombro da kantaroj. Lia karakteriza kantstilo estis populara tra la tuta Ĉinio. Emisia kvanto de la kanto 'Ruĝsteloj Gvidas Min Partopreni en Milito' estas 3 milionoj kaj tio kreis plej altan rekordon de vendo de kantaro en la 70-aj kaj 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Kantoj 'Adiaŭ, Patrino' kaj 'Sopiro al Kunbatalantoj' kantataj de li, profunde plaĉas al aŭskultantoj kaj fariĝis markaj epokaj kantoj. Tamen en 1994, Li Shuangjiang komencis refojan turnon de sia kariero. Li servis kiel estro de voĉmuzika fakultato de Arta Instituto de Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj sin dediĉis por kulturi armeajn artajn talentulojn. Pri tio Li Shuangjiang diris:

"En la nova tereno en la instituto, mi havis novan taskon, t.e. per mia multjara sperto, kulturi pli multajn talentulojn, por ke ili povu eviti iradon de zigzaga vojo."

Post servo, Li Shuangjiang faris reformadon de instruado. Li fondis "Ruĝstelan Muzikan Altaron" kaj per okazigo de granda nombro da koncertoj kaj publikaj instruadoj, liveris pli multajn artpraktikajn bonŝancojn al studentoj. Dank' al tiuj bonŝancoj, ili altigis sian kantnivelon. Liaj studentoj multfoje gajnis premion en diversaj voĉmuzikaj konkursoj en- kaj ekster-landaj.

Nun krom instruado, Li Shuangjiang ankaŭ estas okupita por skribi muzikan historion de Ĉina Popola Liberiga Armeo kaj redaktis trezoron de historia dokumento de milita voĉmuziko de Ĉina Popola Liberiga Armeo.

Cetere li estas ofte invitata kiel juĝisto de diversaj kantaj konkursoj kaj senĉese klopodas por trovi kaj kulturi artajn talentulojn en la nova epoko. Retrospektante sian pli ol kvardekjaran artan sperton, Li Shuangjiang diris, ke li faris multjaran kultutado kaj jam kunfandis sian idealon kaj artan strebon. Li esperas fari pli multajn semojn kaj akiri pli multajn fruktojn.