• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 10:39:44    
Vojaĝo al Ŝtonkavernaro Longmen

cri
Luoyang estas antikva urbo situanta en la provinco Henan, centra Ĉinio, kaj unu el la luliloj de la ĉina civilizacio. Nun ni konduku vin al tiu fama urbo por percepti ĝian eksterordinaran ĉarmon, kaj apreci du plej renomajn vidindaĵojn de la urbo, t.e. la Ŝtonkavernaro Longmen kun 1 500-jara historio kaj la brila peonio de Longyang.

La Ŝtonkavernaro Longmen situas 13 kilometrojn sude de la urbo Luoyang. Du montoj orienta kaj okcidenta staras vid-al-vide, inter ili sterniĝas la rivero Yihe. La naturaj pejzaĝoj estas tre okulplaĉaj. Ĉar la loko rekte frontas al la pordego de imperiestra palaco, kaj la ĉina imperiestro estis rigardata kiel drako, tial la loko havis la nomon: Draka Pordo, nome Longmen en la ĉina lingvo. Sur rokoj de la menciitaj du montoj ambaŭflanke de Longmen ( Draka Pordo ), videblas pli ol 2 300 kavernoj. En la antikveco, ĉinaj metiistoj skulptis pli ol cent mil brilajn statuojn de budaismo. Vizitantoj ofte demandas, kiuj kaj kial skulptis la ŝtonajn statuojn en tiuj kavernoj?

Laŭ historia noto, en la fina periodo de la 5-a jarcento estis la dinastio Norda Wei en Ĉinio, kaj imperiestroj de tiu dinastio kredis je budaismo. Tiam popularis tia argumento, ke ju pli multas budhaj statuoj, des pli abundas la rekompenco el budho. Tial imperiestroj de la dinastio Norda Wei decidis grandskale fosigi kavernojn kaj skulptigi statuojn. Kial oni elektis la lokon Longmen ( Draka Pordo )? Ĉar tieaj rokoj estas bonkvalitaj, kaj taŭgas al fosado de ŝtonaj kavernoj.

La konstruado de la Ŝtonkavernaro Longmen daŭris pli ol 400 jarojn, kaj dum tiu tempo ĝi spertis du plej florajn periodojn, nome la dinastion Noda Wei ( de la 4-a jarcento ĝis la 6-a ) kaj la dinastion Tang ( de la 7-a jarcento ĝis la 10-a ). Inter la nuntempe ekzistantaj kavernoj de la Ŝtonkavernaro Longmen, la nombro de kavernoj fositaj en tiuj du menciitaj dinastioj superis 90%.

La du menciitaj dinastioj diferencas en la skulptura stilo, kaj tio reliefiĝas en la kaverno Binyang, kiu konsistas el unu granda groto kaj du malgrandaj grotoj. La fosado de la kaverno Binyang komenciĝis en la dinastio Norda Wei kaj daŭris 24 jarojn. Ĉar okazis poste kortega puĉo, tial nur la fosado de la meza groto estis plenumita en la dinastio Norda Wei, sed la fosado de aliaj grotoj estis plenumita en la dinastio Tang.