• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 15:35:24    
Ĉina ombroteatra arto (foto)

cri

Ombroteatra arto estas la ĝenerale uzata nomo de ombroteatraĵo kaj ĝiaj aktoroj --- ledaj pupoj kaj ĝiaj dekoracioj. Tiu arto estas mirakla kombino de ĉina popola metiarto kaj ĉina teatro kaj valoras kiel perlo en la ĉina arta trezorejo.

Ombroteatraĵo estas unu el la ĉinaj popolaj teatraĵoj. La aktoroj estas pupoj gravuritaj el azena aŭ bova ledo. En prezentado la ludistoj projekcias la pupojn sur blankan ekranon, manipulas ilin kaj aldonas kantadon laŭ scenaro, dume spektantoj rigardas la prezentadon de pupaj ombroj sur ekrano. Tiu spektado estas aparta ĝuo.

Ombroteatraĵo estas unu el la plej fruaj teatraĵoj de Ĉinio. Ĝi aperis antaŭ pli ol 2 000 jaroj. De tiel longa periodo ĝi cirkulas vaste en Ĉinio, norde al la provinco Heilongjiang, sude al la provinco Guangdong, okcidente al la provinco Qinghai, kaj estas multe ŝatata de ĉinoj. Ĝi ankaŭ kontribuis al la evoluo de multaj ĉinaj lokaj teatraĵoj per siaj belaj arioj, buntaj pupoj kaj dekoracioj kaj altnivela plastiko, kaj al la disvolvado de filmoj per sia ombra prezentado.

La gravurado de la ombroteatraj pupoj apartenas al la kategorio de ĉina popola metiarto kaj havas sian propran stilon. Por adaptiĝi al la surekrana ombra prezentado, la metiistoj gravuras la pupojn kaj dekoraciojn laŭ abstraktaj kaj realismaj manieroj kaj faras ilin belaj, ĉarmaj kaj vivecaj. Pro tio tiuj ledaj pupoj kaj dekoracioj estas uzataj ankaŭ kiel altklasaj ornamaĵoj kaj valoraj donacoj. Ili estas konservindaj. Multaj muzeoj, konservistoj, artistoj kaj ombroteatraj amantoj de Ĉinio kaj aliaj landoj konservas tiujn artaĵojn.

De la 13-a jarcento ĉina ombroteatraĵo iris el Ĉinio al, Araba, Birmo, Britio, Francio, Germanio, Italio, Japanio, Malaja Insularo Duoninsulo, Persio, Rusio kaj Turkio.

En la pasinta jaro okazis la Ĉina Tangshan-a Internacia Ombroteatra Ekspozicio en la urbo Tangshan, provinco Hebei, norda Ĉinio. Aliĝis 22 ombroteatroj el Usono, Japanio, ĉinaj Taiwan, Hongkong kaj aliaj urboj, regionoj kaj provincoj. Ili prezentis 40 diversstilajn ombroteatraĵojn.