• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 15:59:48    
Iom pri ĉinaj tradiciaj operoj (foto)

cri

Reĝisoro de la dramo sinjorino Tian Qinxin diris, ke pri verkado de operoj, kunfando de tradicia stilo kaj la moderno devas havi kreadon, precipe pri trakto de scena spaco, necesas havi novan manieron. La novtipa <1699•Ventumilo de Persika Floro> tenas tradicion en muzikaĵo por voĉoj de la Kun-opero kaj marŝas per esplora paŝo en vido kaj scena projekto. Ŝi diris:

"Mi esperas fari kreadon en scena vido, inkluzive de ŝanĝo de scena spaca strukturo kaj samtempe ĉion ni povas fari estas helpi al serĉi kaj elfosi ĝiajn antikvajn fragmentojn, kiuj jam perdiĝis aŭ pereis, kaj klopodi por plenigi la arion."

La Kun-opero havas pli ol 600-jaran historion kaj estas titolita de ĉinoj kiel "praulo de operoj". Formo kaj disvolvo de multaj ĉinaj tradiciaj operoj estas influataj de ĝi. Post la 19-a jarcento, la Kun-opero disvolviĝis al "eleganta opero", kiu estis ŝatata de talentuloj kaj oficistoj en suda Ĉinio, tamen pro tio la opero apartiĝis de la amasoj kaj iom post iom forvelkis. En majo de la jaro 2001, la Kun-opero estis metita de UNESKO de UN en liston de buŝaj kaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de la homaro.

Parolante pri provo de kreado de la novtipa <1699•Ventumilo de Persika Floro>, esplora fakulo de la opero sinjoro Chen Zhaohong faris jeson. Li opinias, ke kreado de la Kun-opero en la nuna periodo fariĝos tradicio en la estonta periodo.

"Unuflanke ni tenas tradicion de la opero en kelkaj teatraj grupoj kaj aliflanke ni devas fari kreadon laŭ epoka postulo. Cetere fari referencon de sperto de modernaj novaj operoj kaj eĉ de alilandaj operoj estas grave, alie se la Kun-opero perdus atenton de spektantoj, ĝi ne havus vivforton malgraŭ, ke ĝi estas eleganta."

Male al eleganta tradicio de la Kun-opero, Yue-opero, kiu same naskiĝis en suda Ĉinio, estas ĉiam populara meze de amasoj. En la nuna tempo, la fenomeno estas sama. Kiam la Kun-opero pli atentas spektantojn en urboj, pri la Yue-opero, spektantoj en kamparo estas pli gravaj.

Antaŭ cent jaroj, la Yue-opero naskiĝis en vilaĝoj de la provinco Zhejiang kaj poste ĝi grande disvolviĝis en la metropolo Ŝanhajo, tamen nun prezento de la opero en multaj urboj estas malatentata, tamen estas arda en kamparo. Tio ankaŭ kaŭzas konsideron de la opera rondo: revigliĝo de opera arto devas pli atenti urbon aŭ kamparon.

Komentisto de operoj kaj profesoro de Komunika Universitato de Ĉinio

sinjoro Zhou Huabin opinias, ke opero estas publika arto kaj ne troviĝas limo inter eleganto kaj popularo. Diversaj operoj povas serĉi elirejon laŭ sia propra karakterizo. Li diris:

"Ĉinaj operoj devas fronti al ĉiuj, kamparanoj kaj urbanoj. En la nuna periodo, tradiciaj operoj povas havi diversajn manierojn laŭ bezono de diversaj popolamasoj, ĉar nun estas pluralisma epoko kaj la nuna kulturo, inkluzive de operoj, povas disvolviĝi al la direkto de plurarismo."