• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 16:48:14    
95 antikvaj poemoj de Ĉinio estis produktitaj kiel infan-kantoj

cri

Al multe da homoj ne estas fremda la poemo "Rememori Sudan Parton de Yangzi-Rivero", skribita de Bai Juyi, poeto en Tang-dinastio de Ĉinio, tamen malmultaj homoj aŭdis la poemon kantitan de infano. Sub klopodo de juna komponisto You Zu, 95 antikvaj poemoj de Ĉinio, inkluzive de "Rememori Sudan Parton de Yangzi-Rivero", estis produktitaj kiel infankantoj kaj jam formis "Kolekton de Infankantoj el Ĉinaj Antikvaj Poemoj". La kolekto estis oficiale prezentita antaŭhieraŭ.

Kiel pli bone heredi kaj briligi kvintesencon de tradicia kulturo de Ĉinio sub influo de eksteraj kulturoj kaj popularego de interreto estas problemo pripensata de multaj erudiciuloj. Koncerna specialisto konigis, ke rilate al lingvo, infanoj pli interesiĝas pri modaj vortoj kaj interreta lingvo. Ĉinaj antikvaj poemoj ne povas altiri ilian atenton. Rilate al infankanto, troviĝas sama problemo. Unuflanke infanoj lernas ĉe adoltoj popularajn kantojn, kiuj estas ne taŭgaj al ili; aliflanke kompona situacio de infankanto estas en ĝena stato.

"Kolekto de Infankantoj el Ĉinaj Antikvaj Poemoj" esperas solvi supre menciitajn du problemojn. You Zu konigis, ke la kolekto inkludas 10 diskojn. Ĉiuj poemoj estis kantitaj de infanoj. Ĉiuj poemoj devas esti recititaj de infanoj laŭ regulo de Ministerio pri Edukado. Krom recitado, infanoj povas pli bone lerni tradician kulturon ankaŭ per ĝoja kantado.

Ĉu infanoj, kiuj ŝatas popularajn kantojn, ŝatas kanti ankaŭ klasikajn poemojn? You Zu esprimis, ke ankaŭ ili pripensis la problemon. Ili faris multe da merkata enketado antaŭ produktado de "Kolekto de Infankantoj el Ĉinaj Antikvaj Poemoj". "En enketado, ni trovis, ke ege malmulte da kantoj estas taŭgaj al infanoj. Kvankam en la pasinta jaro multe da infankantoj estis prezentitaj, tamen malsame al antikvaj poemoj, infankanto emfazas realecon, dum antikvaj poemoj tradicion kaj klasikecon."