• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 18:28:23    
Azia Centro por Disvatigado, Instruado kaj Esplorado de Esperanto

cri
Dum la pasinta semajno mi estis en Hongkongo, kie mi partoprenis ceremonion pri la starigo de Azia Centro por Disvastigado, Instruado kaj Esplorado de Esperanto en la Politeknika Universitato de Hongkongo.

Ĉeestis, krom mi, la vic-rektoro de la universitato, la estro de la fako pri ĉina lingvo kaj dulingveco, la aganta prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, la Ĝenerala Sekretario de ĝi, Yu Tao, la Direktoro de la Instituto Konfuceo de Hongkongo, kaj kelkaj profesoroj de la universitato kaj aliaj esperantistoj.

La ceremonio estas la fina punkto de kun-laboro, kiu daŭras de la tempo de la UK en Pekino.
La centro havas nun du ĉefajn celojn:
- funkciigi kurson pri Esperanto en tiu universitato pere de instruisto verŝajne sendota el Pekino,
- produkti instru-materialon samstilan kaj samrimedan (temos pri lum-disko - KD) por instrui la ĉinan, Esperanton kaj la anglan.
Kial ĉi tio okazis en Hongkongo? Ĉar Hongkongo estas la natura fenestro de Ĉinujo
al la mondo.
Kiam la materialo estos preta, oni provos disvastigi ĝin komencante per la aziaj landoj.
Amike
Renato
------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo