• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-18 18:31:22    
ANKAŬ EN 2005 UEA ALTIRIS PLI DA MEMBROJ

cri
Por la tria sinsekva jaro kreskis la membraro de UEA en 2005, kiam entute 6107 individuaj kaj 12253 aligitaj membroj konsistigis la mondan asocion. La nombro de individuaj membroj estis je 251 kaj tiu de aligitaj membroj je 105 pli granda ol en 2004. La du branĉoj de la membraro kreskis respektive 4,3% kaj 0,9%. La tuta UEA-membraro nombris 18360 (18004 en 2004) kaj reprezentis 113 landojn.
Krom kreski, la membraro plijuniĝis. La junaj individuaj membroj de UEA, kiuj samtempe estas individuaj membroj de TEJO, plimultiĝis de 436 al 533 (+22,2%) kaj la junaj aligitaj membroj de 1840 al 2074 (+12,7%). TEJO havis entute 2607 membrojn (2276 en 2004). En la tuta UEA-anaro la parto de la junulara sekcio kreskis de 7,4% al 8,7% inter la individuaj membroj kaj de 15,1% al 16,9% inter la aligitaj membroj.
La distribuo inter la diversaj kategorioj de individuaj membroj estis: Membroj kun Gvidlibro 388 (403 en 2004), Membroj kun Jarlibro 1408 (1226), Junaj Membroj kun Jarlibro 361 (265), Membroj-Abonantoj 2842 (2863), Junaj Membroj-Abonantoj 130 (136), Dumvivaj Membroj 821 (823), Junaj Dumvivaj Membroj 29 (25), Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 42 (33), Junaj Dumvivaj Membroj kun Jarlibro 13 (10), Honoraj Membroj 65 (62), Honoraj Patronoj 8 (10).
Francio kaj Germanio tradicie rivalas pri la honoro de la lando kun plej multe da individuaj membroj de UEA. En 2005 Francio superis Germanion kun granda distanco, kvankam en ambaŭ landoj la nombro kreskis. Estis 665 individuaj membroj en Francio (588 en 2004), dum en Germanio ili estis 568 (558). Ĉiu kvina individua membro de UEA estas do aŭ franco aŭ germano. Aliaj landoj kun pli ol 100 individuaj membroj estis Japanio 401 (368), Brazilo 365 (394, Usono 363 (374), Nederlando 260 (262), Rusio 239 (167), Italio 223 (196), Svedio 188 (190), Finnlando 176 (185), Belgio 171 (158), Pollando 170 (91), Britio 169 (176), Hispanio 154 (164), Ĉinio 136 (165), Litovio 117 (112) kaj Hungario 112 (85).
Aligitaj membroj estas tiuj anoj de la landaj asocioj de UEA kiuj ne membras individue en UEA. Pli ol 200 aligitaj membroj estis en Ĉinio 1050 (1050), Japanio 1041 (1001), Germanio 781 (649), Italio 761 (771), Belgio 559 (593), Vjetnamio 535 (600), Pollando 500 (450), Francio 465 (468), Britio 419 (516), Svedio 359 (260), Brazilo 335 (356), Korea Respubliko 279 (279), Nederlando 271 (293), Togolando 268 (250), Usono 263 (285) kaj Kroatio 266 (238).
La revuo "Esperanto" havis pasintjare sume 4084 abonantojn en diversaj kategorioj. La nombro malkresketis (-34), ĉar pro manko de rimedoj Fondaĵo Canuto membrigis en la kategorio Membro-Abonanto malpli da nepagipovaj aktivuloj ol antaŭe. En 2004 estis 716 "kanutanoj", sed en 2005 je 45 malpli, t.e. 671. Ĉar daŭre kreskas la nombro de tiuj, kiuj deziras membriĝi en UEA sed ne povas mem pagi, UEA alvokas por pli da donacoj de solidaraj esperantistoj al Fondaĵo Canuto.
Ĝojiga estis la rekresko de abonoj al la junulara revuo "Kontakto" el 839 al 922. TEJO nombris malpli da patronoj (64 anstataŭ 76), sed Societo Zamenhof venkis sian multjaran malkreskon, kunigante 143 mecenatojn (138 en 2004).
Laŭlanda membrostatistiko aperas en la aprila numero de "Esperanto". Malfruaj kotizpagoj por 2005, kiuj atingas la Centran Oficejon post la pretigo de tiu statistiko, estos inkluzivitaj en la definitivaj oficialaj ciferoj, kiujn oni publikigos en la Estrara Raporto pri la jaro 2005 en la junia numero de "Esperanto".
Lasta ŝanĝo:
2006-03-27
Adreso:
http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz231.html
starta paĝo :: enhavo :: kontaktu nin