• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 08:22:15    
Turistoj ŝatas aŭto-veturan vojaĝon en Ĉinio

cri
Nuntempe iuj turistoj el Usono kaj Eŭropo jam ekŝatis tiun vojaĝan manieron. Ekzemple s-ro Bill Milewski el Usono jam trifoje partoprenis en la aŭto-vetura vojaĝo en Ĉinio. Li diris:

"Al alilandaj turistoj, kia mi, mankas longa tempo por vojaĝo en Ĉinio, kaj kompreneble ni ne volas malŝpari tempon. Kial ni ne faru tion, se ni povos vidi la famajn monton Taishan kaj Konfucean Templon survoje dum la aŭto-vetura vojaĝo? Tiom pli, vojaĝante per tiu maniero, mi povas vidi ankoraŭ pli multe da novaj aferoj, krom apreci la antikvan civilizacion de Ĉinio."

S-ro Zhang Shuo, unu el respondeculoj de la ĉina Internacia Turisma Servo, diris al ni, ke la pliparto de eksterlandaj turistoj, kiuj elektis la aŭton kiel veturilon dum la vojaĝo en Ĉinio, simile al s-ro Bill Milewski, ĉiuj interesiĝas pri la antikva civilizacio de Ĉinio. Kaj ofte okazas, ke vojaĝinte laŭ la itinero de Pekino al Ŝanhajo, ili sin turnas al la itinero de Pekino al Xi'an, ankoraŭ kun la aŭto kiel veturilo. Li diris:

"Sur la itinero de Pekino al Xi'an, abundas antikvaj tomboj. En Xi'an oni certe volas spekti la terakorajn militistojn kaj ĉevalojn, kaj en la mont-gorĝo Sanmen, videblas multe da elterigitaj kulturaj relikvoj. Tiuj vidindaĵoj tre plaĉas al turistoj. En la ruino de la dinastio Yin, oni povas vidi skribaĵojn sur la testudaj ŝeloj, trovitaj ĝuste en tiu loko."

La terakotaj militistoj kaj ĉevaloj menciitaj de s-ro Zhang estas rigardataj kiel la "8-a granda miraklo de la mondo", siatempe ili estis entombigitaj kune kun la Unua Imperiestro de la ĉina historio el la dinastio Qin. En la maŭzoleo de tiu imperiestro, nuntempuloj elterigis proksimume 7 mil terakotajn militistojn kaj ĉevalojn kun la dimensio sama kiel naturaj homoj kaj ĉevaloj. Ili formis kolosan regimenton gardantan la maŭzoleon de tiu imperiestro.

La ruino de la dinastio Yin situas apud la urbo Anyang de la provinco Henan. Tie oni sinsekve elterigis 150 mil pecojn de la testudaj ŝeloj kaj bestaj ostoj, kiuj portas sur si skribaĵojn, jen la origino de la nuna ĉina lingvo.

S-ro Zhang esprimis ankaŭ, ke eksterlandaj turistoj interesiĝas ne nur pri la antikvaj vidindaĵoj, sed ankaŭ pri la moderna Ĉinio. Pro tio la ĉina Internacia Turisma Servo planas malfermi ankoraŭ pli multajn itinerojn de aŭt-vetura vojaĝo en Ĉinio por eksterlandaj turistoj. Karaj amikoj, se vi volus sperti tian vojaĝon, do nun estas la plej taŭga sezono.