• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 17:20:17    
Du bordoj reciproke prenas manojn en tajdo de ekonomia tutmondiĝo

cri

Du-borda Ekonomia kaj Komerca Forumo finiĝis la 15-an de aprilo en Pekino. En la forumo oni faris esploron kaj diskuton rilate al influo de komerca kunlaboro en la du-borda ekonomio, agrikultura kunlaboro, rekta navigacio, turismo, financo kaj aliaj temoj kaj atingis komunajn proponojn, celantajn fortigon kaj profundigon de ekonomiaj interfluo kaj kunlaboro de la du bordoj. En la forumo la ĉeftero proklamis 15 politikojn kaj rimedojn favorajn al taiwan-aj samlandanoj. Ĉeestantoj de la forumo esprimas, ke vizaĝante al tajdo de la ekonomia tutmondiĝo la du bordoj de la markolo Taiwan devas ĉiuflanke profundigi reciprokutilan kunlaboron por realigi komunan prosperon.

Ekonomia tutmondiĝo kaj integriĝo de regiona ekonomio estas disvolva tendenco de la monda ekonomio kaj alportis grandegajn ŝancon kaj defion al diversaj ekonomiaj komunumoj en la mondo. En la inaŭguro de la forumo, Lian Zhan, la honora prezidanto de la ĉina partio Kuomintango, faris parolon. Li diris, ke vizaĝante al tiu ĉi situacio, la du bordoj de la markolo Taiwan devas kompletigi unu la alian per sia supereco por realigi reciprokan utilon kaj kunan gajnon. Li klarigis gravecon de la du-borda kunlaboro prenante industrion de integrita cirkvito kiel ekzemplon.

"Delonge la ĉeftero faras klopodon en projektado kaj produktado de integrita cirkvito, dum Taiwan posedas perfektan kaj maturan sistemon en tiu ĉi kampo. Pro malgranda merkato Taiwan ankoraŭ ne starigis internaciigan markon. Se la du bordoj povus efektivigi kombinon en produktivo, teknika kapablo kaj merkato, tio certe naskos la plej grandan komercŝancon en la unua duono de la 21-a jarcento."

De la 60-aj jaroj de la lasta jarcento taiwan-a ekonomio rapide kreskis ĉiujare je 9% en ĉirkaŭ 40 jaroj, kaj iam okupis la unuan lokon de "kvar malgrandaj drakoj en Azio". Sed de post kiam la partio Minjin prenis la regpovon de Taiwan, politike taiwan-a instanco persistas en la vojo de "taiwan-a sendependigo", kiu malobservas la popolan volon de la du bordoj, ekonomie ĝi inertas, tio rezultigis stagnon de taiwan-a ekonomio kaj kontinuan pliiĝon de senlaboreco.

De la lastaj jaroj, antaŭenpuŝate de la ĉeftero, komerco inter la du bordoj rapide kreskas. En la jaro 2005 la sumo de ekstera komerco de Taiwan estis 371 miliardoj da usonaj dolaroj, interalie tiu de komerco kun la ĉeftero atingis 91,2 miliardojn da usonaj dolaroj, kun favora saldo de 58,1 miliardoj da usonaj dolaroj. Tamen pro tio, ke taiwan-a instanco starigis obstaklojn kaj politikan interferon, inter la du bordoj financa cirkulo kaj vara transporto funkcias nur pere, kaj entreprenoj de la ĉeftero ne povas fari investon sur la insulo. Tiuj ĉi problemoj ankoraŭ ne solviĝis.

Rilate al tiuj ĉi problemoj, en la forumo pli ol 400 ĉeestantoj el la du bordoj unuanime esprimis, ke la du bordoj devas kune fari esploron kaj diskuton pri starigo de stabila sistemo en ekonomia kunlaboro por antaŭenpuŝi normaligon kaj stabiligon de la ekonomiaj rilatoj inter la du bordoj kaj senigi diversajn obstaklojn.

Nun en la du-borda komerca kunlaboro la problemo de nerekta navigacio evidentiĝis, transporto de varoj kaj homoj funkcias pere de 3-a loko. Esploro de taiwan-aj fakuloj montras, ke rekta navigacio povos ŝpari koston de almenaŭ 31 miliardoj da taiwan-aj dolaroj. Pro tio en la komunaj proponoj de la forumo la du flankoj elmetis, ke oni devas kune antaŭenpuŝi interkonsiliĝon pri faciligo de la ĉartado de vartransporta kaj pasaĝera aviadiloj por frua efektiviĝo. Analizistoj opinias, ke tio povas esti rigardata kiel transira aranĝo antaŭ la rekta navigacio inter la du bordoj. Koncernaj fakuloj elmetis siajn proponojn rilate al la rekta navigacio. Sinjoro Zhang Guanhua, el la Esplora Instituto pri Taiwan sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, diris, ke antaŭ la rekta navigacio oni povas unue antaŭenpuŝi partan realigon de la rekta navigacio, ekzemple inter iuj urboj de la du bordoj.

"Oni povas utiligi liberkomercajn havenojn kaj regionojn en pluraj havenoj kaj aerodromoj de Taiwan, kaj ankaŭ la ĉeftero povas grandigi aŭ starigi funkciajn regionojn, por realigi rektan navigacion inter iuj lokoj de la du bordoj; kaj oni pluapaŝe antaŭenpuŝu realigon de la rekta navigacio inter Pekino, Ŝanhajo, Kantono unuflanke kaj Taibei, Taizhong kaj Gaoxiong aliflanke en fiksaj datoj".

En la inaŭguro de la forumo Jia Qinglin, la prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke oni devas akceli daŭrigeblan kaj sanan disvolvon de la komercaj rilatoj inter la du bordoj prenante altigon de teknikaj nivelo kaj konkurencivo kiel gravan taskon.

"Estontece, la du bordoj devas plifortigi interfluon kaj kunlaboron en iuj gravaj industrioj, starigi sistemon kaj platformon de sciencteknikaj profitfontoj, kunĝuigan por la du bordoj, kaj kune altigi kreivon de industria tekniko. Surbaze de la principo de reciprokaj kompletigo kaj utiligo, oni devas plifortigi kunlaboron en elektronika informo, foto-elektroniko, biologio, agrikulturo kaj aliaj industrioj, akordigi aranĝon de altnovaj teknologioj de la du bordoj, optimumigi dispozicion de profitfontoj, kune starigi propran teknikan normon kaj krei proprajn markojn de la ĉina popolo.