• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-19 20:20:49    
(foto)Kosmetikaj manieroj de diversaj naciecoj(1)

cri

Ŝminkadaj kaj kosmetikaj manieroj ankaŭ estas la grava enhavo de vesta kulturo de nacimalplimultoj. En la longtempaj vivado kaj praktikado, ĉiuj nacimalplimultoj kreis siajn proprajn manierojn por fari ŝminkadon kaj kosmetikadon. Laŭ prezento de Sangjizhuoma, tibet-nacieca erudiciulino de Centra Naciminoritata Universitato, troviĝas pli ol deksep rimedoj por fari kosmetikon kaj protekti hararon. Ekzemple, lavi vizaĝon per glacia akvo, akvo boligita kun blanka rafano; lavi hararon per ovoblanko kaj tiel plu. Nun karaj aŭskultantoj, mi prezentos ilin al vi unuope, kiel la parton de la nacieca kulturo de Ĉinio.

La unua: vintre, kiam riveroj dike glaciiĝas, gejunuloj iras al la glaciiĝintaj riveroj, faras truon en la glacio kaj lavas sian vizaĝon per malvarmega akvo. Tio povas sanigi la haŭton kaj preventi malvarmumon.

La dua: tranĉu blankan napon en longajn aŭ larĝajn specojn, enmetu akvon kaj boligu ĝin. Lavu la vizaĝon kaj hararon per tia akvo, via vizaĝo delikatos kaj hararo nigre brilos.

La tria: enmetu nemultan akvon en ovoblankon, verŝu ĝin sur la hararon kaj frotu ĝis la ŝaŭmo aperos. Poste lavu la hararon. Tiel via hararo puriĝos kaj brilos.

La Kvara: varmigu jogurton kaj tiel, la lakto kaj akvo en ĝi disiĝos. La resta lakto estas manĝebla kaj oni povas kuiri ĝin en fromaĝo. Kaj la resta akvo ankaŭ estas uzata, oni povas per ĝi lavi la hararon por nigrigado kaj beligado.

La kvina: enmetu herban cindron en akvon kaj poste klarigu la akvon. Tia klariga akvo povas glatigi kaj purigi hararon.