• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-20 08:14:09    
Dureca Verkisto

CRI
Kara retleganto, ni konigis la subtilan verkistinon Ru Zhijuan, en kies noveloj, temantaj pri milito, regas mildo, delikateco, meandreco kaj suplo, karakteriza ĝenerale al virinoj. Kontraǔe ĉe Junqing – krudo, drasto, rekteco kaj duro, kontrastiga kutime al viroj.

Junqing, pseǔdonimo de Sun Junqing*), naskita la jaron 1922, en la gubernio Haiyang de la provinco Shandong. En 1940 li partoprenis en la revolucio kaj laboris en loka kontraǔjapana demokratia registaro. De 1945 ĝis 1948, li funkciis sinsekve kiel ĵurnalisto de "Dazhong Bao" (Poramasa Ĵurnalo"), organo de orientaregiona partikomitato de la provinco Shandong, armea raportisto de filio de Xinhua-a Novaĵ-agentejo kaj grupestro de Labora Armita Taĉmento malantaǔ Malamikoj. Printempe de 1948, li sudeniĝis sekvante la popolan armeon. En 1952 li iris al Mez-ĉinia Kultura Federacio por entrepreni profesian verkadon. Vintre de la sama jaro, li profundiĝis en vilaĝan vivon, en la orienta parto de la provinco Shandong. Poste li transposteniĝis al Ŝanhaja Kultura Federacio.

Junqing komencis la verkadon en la 40-aj jaroj de la pasinta jarcento. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, li publikigis serion da eminentaj noveloj, kiuj poste kolektiĝis en "Aǔrore ĉe Rivero", "Lasta Raporto", "Petrelo" kaj aliaj. En 1959 li mem faris kolekton da noveloj omaĝe al la 10-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko.

La plej granda sukceso de Junqing en la verkado sterniĝas tra tiuj noveloj kiuj temas pri batala vivo en revoluciaj militaj jaroj. El ĉi tiaj noveloj la plej influportaj estas "Sur la Ĉeval-ŝtona Monto", "Aǔrore ĉe Rivero", "Listo de Partianoj", "Lasta Raporto" kaj "Rakonto pri Komunika Stacio". Ĉiuj herooj el tiuj noveloj oferis sian vivon por la revolucia afero! De diversaj flankoj tiuj noveloj spegulas penigan kaj prikantindan bataladon de la ĉina popolo kontraǔ la japana imperiistaro kaj kuomintanga reakciularo.

Junqing verkis novelojn ankaǔ pri la vivo en la periodo de paca konstruado, esprimante novan kvaliton de popolanoj de la menciita orienta parto de la provinco Shandong, pri iliaj labora entuziasmo kaj laǔpaŝa kreskado en la periodo de socialisma revoluco. La aǔtoro ofte faris organikan rilatigon inter bela realaĵo post la liberiĝo kaj malfacilaĵo en militaj jaroj, klarigante en novela formo tion, ke por solidigi kaj disvolvi venkajn fruktojn gajnitajn per sango oni devas fari penigan laboron, eble, en necesa okazo, oferi sian sangon, eĉ la vivon. Ĉi-temajn verkojn reprezentas "Bubala Avo", "Monta Aglo", "Petrelo", "Ruĝa Krutaĵo kaj Blanka Neĝo" kaj "Noto pri Pinoj", el kiuj plej eminentas la 1-a peco, en kiu la aǔtoro modlis per simpla priskribo kortuŝan figuron – Bubalo (nomata Wei Pu), elektinte nur kelkajn sekcojn de la vivo de Bubalo, ekzemple tiun pri lia ĝojo pro helpado al aliaj homoj; tiun pri lia firmeco kontraǔ torturado fare de malamikoj en militaj jaroj; tiun pri tio, ke post la liberigo, okaze de inundo, li ŝtopis digan breĉon per sia korpo. Kvazaǔ bravuro ĉarmas priskribado pri amata hundo "Flava Leono" de Bubalo en la fino de la novelo, kun kortuŝa homeco kaj ekstaziga artoefekto.

La novelo "Monta Aglo", publikigita en 1959, temas pri invalida armeano kiu, malgraǔ sia kripleco, faris novan kontribuon al konstruado de naskoloko en la periodo de paca konstruado, per eksterordinare granda volforto konkerante neimageblajn malfacilojn. Certe la aǔtoro celis klarigi tion, ke ankaǔ la paca konstruado postulas energion kaj oferon kaj oni do devas, kiel Xu Zhigang, la heroo de la novelo, elvolvi la spiriton de revolucia heroismo. Siatempe la novelo ricevis tre altan takson, ke ĝi estas eminenta verko, en kiu harmonie kunfandiĝas revolucia romantiko kaj revolucia realismo.

Junqing havas dikan fundamenton de la vivo, ankaǔ grandan kapablon fari artajn sintezon kaj rafinon. Li tre atentas aplikadon de artaj tekniko kaj maniero. Rilate al priskribado de homaj figuroj, li ne nur lerte metis heroojn en grandan provadon, ardan kaj drastan, kaj energie skulptis apartaĵojn de ilia karaktero, por manifesti ilian noblan spiriton, sed ankaǔ reliefigis animan belecon de pozitivaj figuroj per diversaj manieroj. Krome, la aǔtoro ofte elektis ĉarman kaj poeziecan objekton por simboligi priskribatan heroon, ekzemple, maljunan tamen ankoraǔ fortikan pirarbon kiu foje ŝirmis la Okavojan Armeon per sia dika trunko (en la novelo "Bubala Avo"), viglan aglon (en "Montra Aglo" kaj kuraĝan petrelon (en "Petrelo"). Ĝenerale dirite, la noveloj de Junqing enhavas amimskuan rakonton pri bataloj, ĉu en la militaj jaroj, ĉu en la perido de la paca konstruado post la fondiĝo de la nova Ĉinio, bataloj tiom tuĉitaj de la aǔtoro, ke ili ekscitas ofte batalan patoson de legantoj.

La ĉefa karakterizaĵo de la novela stilo de Junqing estas dureco kaŝata en tragika heroaĵo. Precipe tiuj verkoj pri revoluciaj militoj ŝajnas grandiozaj bildoj povantaj forgluti riveron kaj monton. La aǔtoro ĉiuflanke desegnis ardon kaj senkompatecon de milito, vidigis kuraĝon kaj persistemon de revoluciuloj kaj tragedian kaj heroan vivoferon de revoluciaj batalantoj en diversaj okazoj. La dureca verkisto ĉiam atentigis, per rakontoj sangaj kaj larmigaj, ke nia venko venis je la vivo de sennombraj revoliciluloj.

*Junqing: La propra nomo signifas: "jun"---bela, ĉarma, eleganta, talenta; "qing"---kortegano, burokrato; karulo. La pseǔdonimo prononce samsona kun la nomo, konsistas el du aliaj ideogramoj: "jun"---alta, kruta, rigora kaj severa; "qing"---blua, verda, nigra kaj juna.