• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-20 16:12:19    
Ĉinio severe punis krimon de subtera banko kaj efike purigis merkaton de fremda valuto

cri
Ĉinio severe punis krimon de subtera banko kaj efike purigis merkaton de fremda valuto

Laŭ la nekompleta statistiko de Ĉina Publik-sekureca Ministerio en la 20-a de aprilo, pasintajare, Ĉinio fermis 47 subterajn bankojn kaj kontraŭleĝajn monŝanĝejojn, kiuj koncernas dekojn da miliardoj da juanoj. Tia agado efike purigis la merkaton de fremda valuto.

En Hongkong okazis 1-a Forumo de Taiwan kaj Hongkong

En la 19-a de aprilo, en Hongkong okazis 1-a Forumo de Taiwan kaj Hongkong.

La forumo temas pri antaŭenpuŝo de interfluoj de Taiwan kaj Hongkong en la kampoj de investo, financa administrado kaj turismo. Vicprezidanto de Ĉina Kuomintango Jiang Bingkun esprimis publikigante parolon en la forumo, ke la reforma kaj malferma politikoj de ĉeftero igis ekonomion kaj komercon de la du bordoj kaj Hongkong formi sukcesan situacion. Lastajare taiwan-a instanco reduktis ekonomian kaj komercan interfluojn de la ĉeftero kaj Taiwan. Sed la praktiko de Aranĝo pri Fortigo de Ekonomia kaj Komerca Rilatoj de Ĉeftero kaj Hongkong multigis la interfluojn inter la ĉeftero kaj Taiwan per hongkong-a merkato.

La ĉina registaro subtenas entreprenojn produktantajn ledŝuojn trakti kontraŭdumpingan rimedon de EU per leĝa rimedo

Lastatempe ĉina komerca vicministro sinjoro Gao Hucheng esprimis akceptente intervjuon de nia radio, ke la ĉina registaro subtenas ĉinajn entreprenojn, kiuj produktas ledŝuojn, akuzi EU pro ĝia kontraŭdumpinga rimedo al ĉinaj ledŝuoj.

Gao Hucheng diris, ke rekvizicio de plia importa dogano al ĉinaj ledŝuoj fare de EU nekonformas al koncerna difino de la Monda Komerca Organizo kaj ĉinaj entreprenoj rajtas postuli per juĝa vojo, ke EU nuligu la rimedon. Li esprimis, ke se ĉinaj entreprenoj akuzos EU pro ĝia kontraŭdumpinga rimedo, la ĉina registaro donos subtenon al ili.

Diversaj rondoj de Taiwan alte taksis fruktojn de Ekonomia kaj Komerca Forumo de Du Bordoj

Xinhua Novaĵagentejo raportis: Plensukcese fermiĝis la Ekonomia kaj Komerca Forumo de Du Bordoj, kaj la ĉeftera flanko de Ĉinio proklamis politikojn kaj rimedojn pri antaŭenpuŝo de interfluo kaj kunlaboro inter la du bordoj de Taiwan-a Markolo kaj pri favoro al taiwan-aj samlandanoj. Tio vekis grandegan eĥon en la insulo Taiwan, kaj diversaj soci-rondoj ĉiuj faris altan takson pri tio.

La politikoj kaj rimedoj proklamitaj de la ĉeftera flanko temas pri agrikultura kunlaboro, personaj interfluo kaj kontakto, kunlaboro en la medicina kaj higiena kampoj inter la du bordoj ktp.

Intervjuate, prezidanto de la ĉina partio Kuomintango Ma Yingjiu esprimis, ke la forumo altiris al si multajn entreprenojn el Taiwan, tio montras la ĝeneralan tendencon kaj inklinon de la vastaj popolamasoj.