• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-20 17:08:27    
Tago post tago aktivas ĉina ekstera kultura interfluo (foto) 

cri

Karaj retlegantoj, por homoj, kiuj loĝas en ĉinaj metropoloj, kiaj Pekino kaj Ŝanhajo, apreco de altnivela prezento fare de alilanda arta grupo en semajnfino estas realigebla afero. Nun pli kaj pli multaj alilandaj artistoj laŭinvite venas al Ĉinio kaj samtempe kun tio, ankaŭ pli multaj ĉinaj artistoj alportas ĉinajn kulturon kaj arton al aliaj landoj. En la hodiaŭa programereto, ni iom babilu pri ĉina ekstera kultura interfluo.

Kiel kultura centro de Ĉinio, en ĉiu tago, Pekino okazigas dekojn eĉ kelkdekojn da altnivelaj prezentoj kaj ekspozicioj, inter ili plejparto estas la alilandaj. Nombro de prezentoj, same kiel prezentado ludata de Rusa Modela Teatra Simfonio estas kelkaj en ĉiu jaro en Pekino.

Nun kulturaj aktivadoj "Pekina Internacia Muzika Festivalo" kaj "Renkontiĝo en Pekino" jam fariĝis internaciaj festivaloj, kiuj havas certan influan forton. En la pasinta jaro, aktivado "Pekina Internacia Muzika Festivalo" altiris al si preskaŭ mil artistojn el Ĉeĥio, Francio, Germanio, Usono kaj aliaj landoj. Inter ili troviĝas mondnivelaj artistoj aŭ artaj grupoj, ekzemple violonisto Sarah Chang, pianisto Pogorelich, direktisto Sir Roger Norrington, Simon Rattle, Stittgart Radia Simponia Orkestro kaj Berliner Filharmonio. Kompreneble plej korekscita afero por ĉina muzika rondo estas, ke Germana Nurnberga Nacia Teatro ludis operon Fingroringo de Niberlungs verkitan de germana komponisto Richard Wagner.

Sursceniĝo de Fingroringo de Niberlungs en Pekino estas rigardata kiel sankta afero de ĉina muzika rondo en la pasinta jaro. La opero estas dividita en kvar partojn kaj prezento de unu parto bezonas kvar horojn kaj sume kvar tagoj estas bezonataj por finprezenti la tutan operon. Por pekinanoj, spekto de la opero Fingroringo de Niberlungs bezonas preparon kaj scian kaj fizikan. Estas surprize, ke en tiuj kvar prezentoj en Pekino estis homplene kaj preskaŭ ĉiuj spektantoj foriris kiam la opero fermis sian kurtenon ĉe noktomezo.

Sinjorino Yang el Qinghua Universitato emociite diris al raportisto:

"Mi spektis kvar partojn de la opero. Estas bone. Estis malfacile por mi aĉeti bileton de la opero kaj tio estis bonŝanco por mi kompreni koncepton de okcidenta opero. Nun estas klare."

Krom okcidenta muzika soleno, arta prezento el Afriko kaj Azio povas trovi scenejon por sin eksponi en ĉina prezenta merkato. En la pasinta jaro, en la aktivado "Pekina Internacia Muzika Festivalo", artistoj el pli ol dek afrikaj landoj eksponis al aprecantoj afrikajn kulturon kaj arton; kaj en la kuranta jaro, Meksikio sendos pli ol dek artajn grupojn por ĉiuflanke eksponi antikvan kaj ĉarman meksikian kulturon.