• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-23 17:52:10    
Loĝkvartaloj laboras por akceli sanon

cri
Tiaj aktivadoj, organizataj de la loĝkvartala komitato, gajnas multajn laŭdojn de la loĝantoj. En la loĝkvartalo, iuj maljunuloj loĝas solaj. Iliaj gefiloj ĉiam okupiĝas pri siaj laboroj aŭ laboras en aliaj provincoj aŭ eksterlande kaj ne havas tempon por zorgi la gepatrojn. Tiam, la loĝkvartala komitato aktive prenas la taskon. De tempo al tempo, la komitato sendas laborantojn al la hejmo de la solecaj maljunuloj por babili kun ili aŭ helpi ilin fari mastrumadon. Printempe kaj aŭtune, kiam la vetero estas tre bona, la komitato ĉiam organizas ekskurson por la maljunuloj.

Nuntempe birda gripo aperas en la mondo kaj tio pli aŭ malpli konfuzas la homan vivon. Ĉinoj ege trankvile alfrontas ĝin. Ĉar ni jam spertis Sarson, la teruregan katastrofon en la jaro 2003, ni jam scias kiel protekti nin mem kaj jam alkutimiĝis al la higiena kutimo, kiu kontraŭas la malsanigan viruson. Kiam birda gripo ekaperis, la laborantoj de loĝkvartala komitato faris profundan enketadon al la loĝantaro. Ĉu la loĝantoj kulturas kortbirdojn? Se iuj loĝantoj kulturas kortbirdojn, la loĝkvartala komitato konfiksis ilin laŭ la ragistara politiko kaj la registaro donis monhelpon al tiuj loĝantoj por la konfiskata kortbirdoj. La registaro ankaŭ ne permesas al homoj mem mortigi kortbirdojn. Sed en la loĝkvartalo ekzistas homoj, kiuj kulturas leterkolombojn. Intervjuante sinjorinon Bie Lanna, mi demandis ŝin pri la solvmaniero de la leterkolomboj. "Ĉu ili ankaŭ estas konfiskitaj?" Sinjorino Bie Lanna diris:

"Ne! Antaŭ la apero de birdgripo, mastroj de la leterkolomboj injektis vakcinon al ili en fiksita tempo. Post kiam la birdgripo aperas, la loĝkvartala komitato sciigas tiujn mastrojn vakcini la kolombojn kontraŭ birdgripo en la fiksita animala hospitalo kaj la laboranto de la komitato de tempo al tempo iras al la hejmoj de la mastroj por enketi la higienan staton de la kolombaj kaĝoj."

Krom tio, la registaro ne permesas al homoj vendi vivajn kortbirdojn en la merkato, sciigante al popolanoj aĉeti kortbirdaĵon de grandampleksaj kokobredejoj. Ĉar tie, la kortbirdoj devas esti injektitaj vakcine kiam ili naskiĝas.

La respondaj agadoj de la loĝkvartala komitato multe helpas homojn por garantii sian vivstaton kaj ankaŭ helpas la registaron fari popolan laboron. Sinjorino Bie Lanna diris, ke la komitato estas la ligilo de loĝantoj kaj loĝistiko, popolo kaj registaro. La aferoj de loĝantoj en la ĉiutaga vivo ankaŭ estas la afero de la komitato. Servante al la popolo, ili sentas sin tre feliĉaj. Okaze de la Internacia Higiena Tago, sinjorino Bie Lanna esperas, ke malsano ne trafu homojn, homoj devas kunlabori kune kaj akceli sanon plue.