• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-24 11:07:35    
Senprecedence viglas ĉina ekstera kultura interfluo (foto)

cri
Kiam alilandaj artaj grupoj eniras en Ĉinion, ĉinaj artistoj ofte veturas al mondaj lokoj kaj portas ĉinajn kulturon kaj arton al aliaj landoj. Vicestro de Buroo por Ekstera Kontakto de Ĉina Kultura Ministerio sinjoro Pu Tong konigis, ke en la lastaj jaroj, senprecedence viglas ĉina ekstera kultura interfluo. Tio havas grandajn rilatojn kun ĉina malfermo kaj sopiro de ĉina kultura kaj arta rondo al interfluo kun ekstera mondo. Li diris:

"Ni devas iri eksteren kaj fari pli multajn interfluojn kun la mondo. Troviĝas politika kaj ekonomia interfluoj, kultura interfluo estas nemankigebla. Kultura interfluo estas interfluo, kiu povas pliigi reciprokan komprenon kaj intimigi homajn rilatojn. Ĝi faciligas al la mondo kompreni kaj akcepti nian malfermon. Ĉar nia kulturo estas paca kulturo kaj havas grandan entenecon. Kultura interfluo faciligas al homoj koni pensadon de la ĉina nacio kaj ĝian elstaran tradician kulturon."

Ĉina Ekstera Kultura Korporacio estas kompanio, kiu havas plej grandan skalon por okupiĝi pri eksteraj kultura kaj arta interfluoj. Nun la kompanio gastigas 90% da ĉinaj prezentoj kaj ekspozicioj en aliaj landoj kaj enhavo tuŝas nacian muzikon, simfonion, baleton, tradiciajn operojn, akrobataĵon, ĉinan kaligrafion kaj pentraĵon, historiajn objektojn kaj modernan arton en diversaj kampoj.

Parolante pri stato de ĉina ekstera kultura interfluo en la lastaj jaroj, ĝenerala direktoro de la kompanio sinjoro Zhang Yu menciis seriojn da ciferoj al la raportisto:

"De junio de 2003 ĝis la fino de 2005, en tiu periodo, nia korporacio okazigis 256 programojn de prezentoj kaj ekspozicioj en 51 landoj kaj regionoj. Ni sendis pli ol 210 artajn grupojn kaj faris 13 000 prezentojn. Nombro de alilandaj spektantoj atingis 19 milionojn."

Kulturo kaj arto de la orienta antikva lando profunde absorbas alilandajn spektantojn. Inter diversaj kulturaj aktivadoj gastigitaj de la korporacio, du programoj ĝuas altan famecon: la unua estas "Kultura Jaro" reciproke okazigita de Ĉinio kaj Francio en tri jaroj; la alia estas "Ĉina Kultura Festivalo" okazinta en usona Vaŝingtono en oktobro de la pasinta jaro. En unua monato, en Kennedy Centro por Arta Prezento, sinsekve okazis diversaj prezentoj kaj ekspozicioj pri Ĉinio kaj en usona ĉefflua socio ardas ĉina vento.

"Karaj retlegantoj, nun vi aŭdas, ke en "Ĉina Kultura Festivalo" okazinta en Usono, Kantona Simfonia Orkestro ludis muzikaĵon. La simfonio havas eksterordinaran stilon por sorbo de melodio el ĉina nacia muziko kaj altiris al si interesiĝon de usonaj spektantoj. Sinjoro Don Wallace diris al raportisto:

"Aŭskulti ĉinajn muzikaĵojn kaj koni la ĉinan kulturon estas ĝojiga afero, precipe pri muzikaĵo, kiun mi ĵus aŭdis, ĉar mi neniam aŭskultis tian simfonion kaj tio estas ekscita. Mi volas serĉi koncernan materialon kaj pluapaŝe koni tiujn muzikaĵojn kaj iliajn kreantojn."