• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-24 14:54:30    
Ĉina ambasadoro en Kenjo parolis pri rilatoj inter Ĉinio kaj Kenjo

cri

De la 27-a ĝis la 29-a de aprilo, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao faros ŝtataferan viziton al Kenjo. Antaŭtage niaj raportistoj en Kenjo faris intervjuon al s-ro Guo Chongli, ĉina ambasadoro en Kenjo, pri la nunaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kenjo.

Ambasadoro Guo Chongli diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Kenjo havas tre longan historion. Eĉ en la jaro 1405 ĉina navigaciisto Zheng He jam gvidis transmaran ŝiparon al la meza marbordo de la orienta Afriko kaj vizitis la havenurbojn Mombasa kaj Malindi. En la 14-a de decembro, 1963, nur du tagojn post la sendependiĝo de Kenjo, Ĉinio jam starigis diplomatiajn rilatojn kun ĝi. Ekde tiam la dulandaj rilatoj senĉese disvolviĝas. Nuntempe la dulandaj rilatoj troviĝas sur la plej bona nivelo en la historio. Guo Chongli diris:

"En la lastaj jaroj oftiĝis la reciprokaj vizitoj fare de la dulandaj altatavolaj gvidantoj kun rimarkindaj fruktoj. En oktobro de 2004, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio s-ro Wu Bangguo vizitis Kenjon. Antaŭ tio, en decembro de 2003, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio s-ro Han Qide vojaĝis al Kenjo speciale por ĉeesti al la celebra aktivado de la 40-jariĝo de la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj."

En la 17-a de aŭgusto pasintajare, intervidiĝante kun la vizitanta kenja prezidento Mwai Kibaki, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao esprimis, ke firmigo kaj plifortigo de la amikaj kaj kunlaboraj rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko estas la grava konsistiga parto de la ĉinaj diplomatiaj politikoj. Ĉinio volonte antaŭenpuŝos la novtipajn partnerajn rilatojn inter Ĉinio kaj Afriko al pli alta nivelo, kune kun la afrikaj landoj, inkluzive de Kenjo. En la komenco de la kuranta jaro la ĉina registaro publikigis dokumenton pri politikoj al Afriko. Kiel veterana diplomato, ambasadoro Guo Chongli havas profundan komprenon pri tiu ĉi dokumento. Li diris:

"Antaŭ 50 jaroj Ĉinio kaj Egiptio unue establis la diplomatiajn rilatojn inter si kaj Egiptio fariĝis la unua afrika lando, kiu havas diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. En januaro de la kuranta jaro, la ĉina registaro oficiale publikigis Dokumenton pri Ĉinaj Politikoj al Afriko. Tio estas la unua fojo por la ĉina registaro publikigi dokumenton pri la politikoj al Afriko."

Ambasadoro Guo Chongli diris, ke en la lastaj 50 jaroj multe ŝanĝiĝis la internacia situacio kaj la respektivaj cirkonstancoj de Ĉinio kaj Afriko, tamen la kunlabora bazo de Ĉinio kaj Afriko neniam ŝanĝiĝas. Ambaŭ Ĉinio kaj Afriko forte deziras pluapaŝe disvolvi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Afriko en la novaj historiaj kondiĉoj, klopodante por komunaj disvolviĝado kaj progreso. Samtempe la ekonomia kaj komerca kunlaborado inter Ĉinio kaj Kenjo rapide disvolviĝas. Ambasadoro Guo Chongli diris:

"En 2005 la totala komerca sumo inter Ĉinio kaj Kenjo atingis 475 milionojn da usonaj dolaroj, tamen en 2003, do antaŭ 2 jaroj, tiu sumo estis nur 180 milionoj da usonaj dolaroj. Ni povas vidi, ke la kresko estas ege rapida."

De la establiĝo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la ĉina registaro liveras serion da ekonomiaj helpoj al la kenja registaro kaj tiuj helpoj estas sen ia ajn aldona kondiĉo.

Krom tio, Ĉinio kaj Kenjo ankaŭ senĉese profundigas la interfluadon en la kultura, eduka kaj aliaj kampoj.