• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-24 15:01:56    
(foto)Vizito al Imperiestra Palaco(2)

cri

La angulaj turoj de la Imperiestra Palaco estas delikataj kaj eksterordinaraj konstruaĵoj, ĝenerale ĉiu kun 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj. Legendo diras, ke la imperiestro Chengzu de la dinastio Ming en dormo sonĝis angulan turon kun 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj, kaj opiniis ĝin belega. Vekiĝinte, la imperiestro ordonis metiistojn konstrui la turon tute saman kiel tiu en lia sonĝo. Tamen, ĉiu angula turo konstruita de ili ne plaĉis al la imperiestro. La metiistoj ĉiuj estis ĉagrenataj pro senelirejo. Iun tagon, subite aperis iu oldulo vendanta cirtofilojn. Tenante delikatan kaĝon, la oldulo ofertadis siajn cirtofilojn.

La delikata kaĝo vekis atenton de metiistoj. Ili trovis, ke la kaĝo ĝuste havas la strukturon de 9 traboj, 18 kolonoj kaj 72 firstotraboj. Kiam la metiistoj konsciis, ke eble la oldulo estas metiarta majstro Lu Ban, kiu speciale venis por orienti ilin, la oldulo tamen abrupte malaperis. Imitante la strukturon de la kaĝo de la oldulo, la metiistoj sukcesis konstrui la angulan turon. Jen estas la origino de la angula turo.

La tuta ensemblo de la Imperiestra Palaco estas simetrie dispoziciita laŭ la centra akso, kun bonorda aranĝo kaj elstara reliefigo de la ĉefa parto. Kun la pordo Qianqing kiel limo, la Imperiestra Palaco dividiĝas en du partojn antaŭan kaj malantaŭan. La centro de la antaŭa parto estas la haloj Taihe, Zhonghe kaj Baohe, kie la imperiestro faris la instrukcion kaj okazigis solenajn ceremoniojn. La halo Taihe estas la plej grandioza palaco de la Imperiestra Palaco, kaj la imperiestra trono sidas ĉi tie. Kiam la imperiestro okazigis ceremonion, ektondris sonoriloj kaj tamburoj kaj la halo pleniĝis de la impona atmosfero. Ambaŭflanke de la centra palaco troviĝas simetrie du palacoj. En la malantaŭa parto de la Imperiestra Palaco estis kancelario kaj loĝejo de la imperiestro, kaj ses palacoj orientaj kaj okcidentaj ambaŭflanke estis loĝejoj de la imperiestra edzino kaj kromedzinoj de la imperiestro. La grandeco, alteco, formo kaj koloro de ĉambroj de la Imperiestra Palaco montras rimarkindajn diferencojn laŭ la rango kaj statuso de tieaj loĝantoj, tio spegulis la rigoran hierarkian koncepton de la feŭdisma socio.

La tuta ensemblo de la Imperiestra Palaco aspektas majesta, grandioza, luksa kaj impona, kaj estas kremo de la ĉina antikva arkitekturo. Ĝi koncentre enkorpigas la eminentan tradicion kaj karakterizan stilon de la ĉina antikva arkitekturo, manifestas la altan inteligentecon kaj kreivan kapablon de la antikva laboranta popolo de Ĉinio. Post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la Imperiestra Palaco estis grandskale riparita kaj malfermita al la vizitantoj en- kaj ekster-landaj. Nun la Imperiestra Palaco estas nomata Muzeo de Imperiestra Palaco.