• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-24 16:13:51    
Dancamajn avinojn de la urbo Tangshan de Ĉinio

cri

En la amuza vespero disvidigita de la ĉina ŝtata televida stacio CCTV en la antaŭvespero de la Printempa Festo de Ĉinio, centmilionoj da ĉinoj spektis la ombro-teatran dancon titolitan Ĉarma Vespersuno kaj tuj ekŝatis la dancantojn. Ili senescepte estas maljunulinoj, el kiuj la plej aĝa Gao Lan havas 74 jarojn. La ombroteatra danco, ne vaste konata antaŭ tiu vespero, jam fariĝis grava konsistiga parto de ilia vivo dum la pasintaj dekkelkaj jaroj. Nun bonvole sekvu nin al sinjorino Gao Lan kaj ŝiaj kundancantoj.

Ombroteatraĵo estas unu el la ĉinaj popolaj teatraĵoj. En prezentado la ludistoj projekcias la teatrajn pupojn kaj dekoraciojn el azena aŭ bova ledo sur blankan ekranon laŭ scenaro, kaj spektantoj ĝuas la ombrojn. De tio devenas la nomo ombroteatraĵo. La ombroteatra danco estas la danco kiu reprezentas la karakterojn de ombroteatraĵo pere de dancpaŝoj. La supre menciita ombroteatra danco Ĉarma Vespersuno akiras aplaŭdon pro la gaja ritmo, forta komedia efekto kaj densa festa atmosfero. La dancistinoj, meznombre 70-jaraj, profunde impresis spektantojn. Pekina knabino Zhang Xiaole estas unu el tiuj spektantoj.

"La danco Ĉarma Vespersuno estas tre interesa. Mi unuafoje spektis tiun ombroteatran dancon kaj estas surprizita. Mi admiras la maljunajn dancantojn. Ili estas altaĝaj, tamen tre bele dancas. Tio estas tre malofta."

El la 12 dancantoj la plej aĝa estas 74-jara sinjorino Gao Lan. Ŝi estas ilia gvidantino. Laŭ ĝenerala opinio ŝi devas trankvile ĝui sian maljunecon. Pro kio ŝi volas danci sur scenejo? Ŝi klarigis tion al nia raportisto:

"Unue por min fortigi, cetere por min liberigi de la soleco, spleno kaj malĝojo aperintaj post kiam mi emeritiĝis."

Emeritiĝinte Gao Lan iam sin trovis en valo de la vivo. Post kiam la urbo Tangshan fondis universitaton por maljunuloj, dancama Gao Lan enskribis sian nomon. Ŝi deziris instrui la lernitan dancarton al maljunaj amikinoj, kiuj sin ekzercas kune kun ŝi.

Pli kaj pli multaj maljunulinoj lernis de ŝi dancarton. Ili fondis danctrupon antaŭ dek jaroj kaj nomis ĝin Ĉarma Vespersuno. En la unua jaro post la fondiĝo la danctrupo jam gajnis premion en la tutlanda danca konkurso de maljunuloj. Tio kuraĝigis ilin kaj vekis ilian pli altan entuziasmon. Ili deziris danci sur oficiala scenejo. Samtempe ili konsciis sian mankon. Ili sin turnis al instruisto de ombroteatra danco sinjoro Fan Jincai por peti lian helpon. Sed la lasta ege hezitis.

"Tiam mi min okupis pri ombroteatra danco jam 11 jarojn. Vidinte la maljunulinojn mi pensis: ili, neprofesiaj dancamantoj, sendube fuŝos mian dancon. Tamen ili estis insistemaj kaj neniel forlasis min. Ili kompakte sekvis min kaj petis min, ĉu mi iris hejmen post laboro, ĉu mi iris al manĝejo. Tiu firmeco kortuŝis min."

Finfine sinjoro Fan Jincai akceptis tiujn lernantinojn, pli aĝajn ol li. La sekva trejnado efektive emociis lin. Kvankam li malaltigis la malfacilecon, tamen la ĉiutaga lernado estis ankoraŭ tre peniga por tiuj altaĝaj lernantinoj, precipe por la plej aĝa Gao Lan. Tial Gao Lan pli diligente sin ekzercis.

"Ofte kiam mi preparis manĝon, mi min ekzercis per la danco. En loĝĉambro mi iradis tien kaj reen laŭ la dancpaŝoj."

Nia raportisto rimarkis ke en dancado Gao Lan kaj la kundancantoj montras agrablan mienon, kio allogas multajn spektantojn. Gao Lan tiel parolis pri tio:

"Mi dancas laŭ mia koro kaj deziras prezenti mian nunan vivon kaj animstaton pere de la danco. Mi tiel pensas en dancado: Rigardu kiel gaje mi vivas, kiel bele mi vivas!"