• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-25 13:54:00    
"sanaj poŝ-libroj" aperas en libra foiro

cri

Okaze de la 11-a Monda Tago de Libroj, por stimuli pli da legantoj "multe legi, legi bonajn librojn", libra foiro en la parko Ditan de Pekino disvolvas riĉkoloran aktivadon. Entute 20 miloj da legantoj en la 23-a de aprilo alvenis al la foiro.

En la 23-a de aprilo, printempa libra foiro en Ditan bonvenigis la unuan altan tajdon post disvolvado de la aktivado. Kvankam ventegis kaj ne varmis, tamen "Monda Tago de Libroj" altiris multe da entuziasmaj legantoj.

Tiutage ĉiuj libroj en la foiro vendiĝis rabate je 85%. Raportisto trovis, ke multe da nove aperintaj libroj gajnis bonvenon de legantoj. Antaŭ ekspoziciejo de Libra Domo de Zhongguancun, s-ro Li el Daxing distrikto de Pekino, aĉetis dekkelkajn librojn, inter kiuj, plimulto estas novaj libroj, inkluzive de "Frato". Li diris al raportisto: "Mi ege ŝatas legadon. Mi tuj alvenis al la foiro post kiam mi sciis, ke libroj en la foiro en "Monda Tago de Libroj" vendiĝos rabate je 85%. Tiamaniere mi povas aĉetis ŝatatajn librojn, kiuj estis ne aĉetitaj."

Disvastigo de "sana poŝlibro" al ne-plenkreskuloj estis okazigita tiutage en la foiro. La aktivado celas forpeli kontraŭleĝajn poŝlibrojn kun perforta enhavo el merkato.

Dek eldonejoj ekspoziciis nove eldonitajn poŝlibrojn en la foiro, ekzemple "Reverkitaj Historiaj Rakontoj". Studentoj el Ditan Elementa Lernejo diris, ke ili ege ŝatas legi tiujn libretojn, kies enhavo estas ne nur sana, sed ankaŭ interesa kaj humura.

Koncernaj organizoj donacis al komparan-laboristoj librojn kun valoro de 1 miliono da juanoj por establi bibliotekon.

Por celebri "Monda Tago de Libroj", 20 famaj verkistoj, inkluzive de Mo Yan(1955- ) kaj Liang Xiaosheng(1949- ), partoprenis en la foiro kaj disdonis 2 000 librojn al legantoj.