• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-25 15:39:41    
Rapide disvolviĝas ĉina aŭta fabrikado

cri
Sinjoro Wang Gang, ĝenerala direktoro de la korporacio, sciigis raportiston, ke longtempa persistado en la disvolvo de aŭtoj kun sendependa marko estas la grava kialo de ilia sukceso.

"Almenaŭ en 15 jaroj ni subtenis la korporacion tute per propraj esplora kaj ekspluata sistemo, produkta sistemo kaj administra sistemo, disvolviĝis ĝis nun. Nun ni jam posedas tute sendependan motoran fabrikon, rapidŝanĝan aŭton kaj plenajn aĉetan kaj vendan retajn sistemojn."

En la fino de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la komenco de ĉi tiu jarcento, pro malalta grado pri la marko, aŭtoj kun la marko Xiali ne estis varme bonvenigataj en la merkato. Sed tiam la Tianjin-a Unua Aŭta Akcia Limigita Korporacio ne forlasis, male pliigis investon por esplorado kaj ekspluatado, la korporacio fortigis kreon de energioŝparaj kaj mediprotektaj aŭtomobiloj, finfine aŭtomobiloj de la korporacio akiris konon de konsumantoj. Nun, la korporacio celas tion, ke en 2010 oni realigu ĉiujare vendi milionon da aŭtomobiloj kun sendependa marko.

Vidinte la sukcesan travivaĵon de Tianjin-a Unua Aŭta Akcia Limigita Korporacio, pli kaj pli da ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj rigardis sendependajn esploradon kaj ekspluatadon kiel la estontan disvolvan ĉefan punkton. Sinjorino Wang Fengying, ĝenerala direktorino de ĉina Grandmura Aŭta Limigita Korporacio, opiniis, ke nun ĉinaj entreprenoj celas ne nur aŭtojn kun malgranda ellasa kvanto, sed ankaŭ ion pli altan. Ŝi diris:

"Nun la internacia merkato konas jam ne nur la superecon de la komparo inter kvalito kaj prezo de ĉinaj aŭtoj, sed ankaŭ tion, ke surprize la tekniko progresas kaj la kvalito altiĝas. Sur la kampo de konsumo de mezklasaj aŭtoj, ĉinaj aŭtoj okupis grandan spacon."

Por frue realigi sendependan kreon, ĉinaj aŭtaj produktaj entreprenoj alprenas multajn metodojn por fortigi kapablon de esploro kaj ekspluato.

Sinjoro Liu Shijin, vicestro de la disvolva kaj studa centro sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro, diris, ke por aŭtaj entreprenoj, kiuj faras sendependan kreon, la ĉina registaro devas doni subtenon al ili politike kaj kapitale:

"Por iuj teknikoj, la forto de unu entrepreno estas ne sufiĉa. Sed por longtempa disvolvo de la fako, sendependa kreo estas tre grava. Iuj programoj de sendependaj esploro kaj ekspluato bezonas organizon de la registaro kaj bezonas necesan kapitalan subtenon el la registaro."

Nun, la ĉina registaro jam enlistigis aŭtomobilojn kun sendependaj markoj en nomon de aĉeto de centranivelaj registaroj kaj stimulis kunligon kaj reorganizon de aŭtaj produktaj entreprenoj.