• Konigo pri Esperanto-redakcio de ĈRI• Konigo pri Ĉina Radio Internacia
China Radio International
Ĉinaj Novaĵoj
Internaciaj Novaĵoj
  Politikaj Novaĵoj
  Ekonomiaj Novaĵoj
  Kulturaj Novaĵoj
  Scienc-teknikaj Novaĵoj
  Aliaj Novaĵoj
Vojaĝo en Ĉinio
Ĉina Kulturo
Ekonomia Panoramo
Socia Vivo
Literaturo
Tra la Mondo
(GMT+08:00) 2006-04-25 16:04:48    
Okcidenta rapida manĝo kaŭzas sanan problemon

cri
Sinjorino Yang Yuexin, kiu faris esploron pri nutraĵo multajn jarojn, opinias, ke la okcidentaj rapidaj manĝoj fakte estas rubaj manĝaĵoj

"Ni rigardas ĝin kiel rubon, ĉar en la manĝaĵoj de la okcidentaj rapidaj manĝaj markoj, kiel Mcdonalds, KFC, Pizza Hut kaj aliaj, troviĝas multe altan kvanto da varmo, graso kaj proteino. Tiu problemo estas serioza. Krome, la specoj de manĝaĵoj estas monotonaj. Se oni ofte manĝas en la okcidentaj rapid-manĝejoj, do manĝas ju pli multe da fojoj troviĝas des pli multe da ŝancoj por grasiĝi."

Sinjorino Yang elmetis ekzemplon, kaj diris, ke iu infano konsumis varmon de ĉirkaŭ 1 300 grandaj kalorioj. Kaj unu porcio da manĝaĵo de Mcdonald liveras pli multe da varmo. Plus la aliaj du manĝoj kaj iom da manĝetoj, la granda kvanto da neeluzebla varmo produktos grason en korpo kaj kaŭzos grasiĝon. Kaj malutileco de graseco al adoleskantoj kaj junuloj estas evidenta.

Laŭ raporto de la ĉina Ministerio pri higieno, la rilatumo de grasuloj en Ĉinio tenas kreskan tendencon. Sur stratoj de Pekino oni ofte vidas trograsajn infanojn, kiuj malfacile piediras. Yang Yuexin maltrankvilas, ke Mcdonalds kaj aliaj okcidentaj rapidaj manĝaĵoj influos guston pri manĝaĵoj al la adoleskantoj kaj junuloj dum tuta vivo. Kaj tio eble igos la infanojn ĉiam vivi en ombro de graseco.

Ekde la jaro 1995, kiam Yang Yuexin aperigis la unuan artikolon, kiu dubas pri la okcidenta manĝo, de la 11 jaroj, Yang Yuexin daŭre insistas je sia opinio, ke la okcidenta rapida manĝo minacas sanon. Sed la voĉo, kiun ŝi insistas 11 jarojn, estas tro malgranda kompare kun la ĉie videblaj reklamoj de la okcidenta manĝo.

Sinjorino Yang Yuexin opinias, ke por malhelpi la ekspansian paŝon de Macdonalds, oni devas dependi de perfektigo de leĝoj. Li eksciis, ke en Aŭstralio kaj Britio, jam ellaboriĝis leĝoj por malpermesi la dissendadon de reklamoj de la rapidaj manĝaĵoj, kiuj enhavas altan kvanton da varmo kaj graso. Kaj en Ĉinio, la reklama propagando de la okcidentaj rapid-manĝaj entreprenoj ankoraŭ ne estas limigata.

"Se oni manĝas malpurajn manĝaĵojn, oni malsaniĝos kaj laksos. Tio estas superregata de leĝoj kaj regularoj de la registaro. Sed neniu jungas la manĝaĵoj kun la neekvilibra nutraĵa kuniĝo. Tial oni devas ellabori leĝon en tiu flanko."

En la lastaj jaroj, en Ĉinio malkaŝiĝis serio da problemoj pri sekureco de manĝaĵoj ĉe la okcidenta manĝo. Ekz. la terpomaj strioj de Mcdonalds eble enhavas kancerigaĵon, la akra manĝaĵo de KFC eble enhavas kancerigan spicon, ktp. Tiuj eventoj igis pli multe da personuloj, kiel Yang Yuexin kaj Zhang Jiao, pli atenti pri la problemo de okcidenta manĝo.

Komitatano de la ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Zhang Jiao diris, ke vizaĝe al la okcidenta manĝo, kiu eble serioze influos sanon de adoleskantoj kaj junuloj, la registaro devas plifortigi kontroladon kaj administradon al ili.

"Ni devas alte atenti la damaĝon faratan de okcidenta rapida manĝo al niaj adoleskantoj kaj junuloj. Precipe la registaraj administraj departementoj devas antaŭe atenti tiun problemon. Unue oni devas plifortigi administradon. Krome oni devas kiel eble plej rapide fari kontroladon al la materialoj en la okcidentaj rapidaj manĝaĵoj, kiuj eble malutilas al sano, kaj fari konkludon, kaj fari jungadon al ili."

Laŭ konigo, nuntempe, oni intense revizias la leĝon pri manĝaĵa higieno. Tiu reviziita skizo eble estos prezentata al la ĉina leĝ-dona instanco en decembro de la kuranta jaro.